Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
22509 vizitantoj.

KKE » Poeziaĵoj » Ni

NI

Ni estas du
aŭ ĉu ni estas unu?
Multfoje,
kontraŭe al la baza leĝo de la Fiziko,
mi sentas ke ni okupas la saman lokon en la spaco!
Pasinteco,
nuntempo
kaj
estonteco
perdiĝas en la eterna momento
de la esto kaj de la ekzisto.
Mi ensorbas viajn pensojn,
viajn gestojn,
viajn manierojn
kaj eĉ en la malkonsentoj
kaj en la diferencoj
nenio surprizas min!
Estas kvazaŭ mi kontaktus ion,
kio jam ekzistas ene de mi mem.
Finfine,
ĉu ni estas du aŭ ni estas unu?
Tio tute ne gravas.


Aŭtorino: Maria Carmen Ribeiro.
Esperantigo: Aloísio Sartorato.

[Reveni]