Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
44099 vizitantoj.

KKE » Poeziaĵoj » Momento

Momento

Milda vualo de lumo
Ektuŝas mian vangon
Kiel flugilhava kiso.

El la brusto de l' vento,
Brua kanzono
De birdaro
Fare el feliĉo.

Ĉe tiu momento
Unika ŝajnas,
Ke Dio ĵus ekferiis.

Verkis kaj esperantigis:
Maria Nazaré de Carvalho Laroca.
Juiz de Fora, la 20-an de Septembro 2005.

[Reveni]