La Tero:
mia Patrio.
La Homaro:
mia familio.
La Homoj:
miaj fratoj.
Esperanto:
mia lingvo.
La Homa Civilizo:
mia fido.
La Frateco:
mia celo.
La Homa Kulturo:
mia idealo.
La Progreso:
mia vojo.
La Poezio:
mia arto.
La Libero:
mia lukto.
La Amo:
mia ĝojo.
La Egalo antaŭ la Leĝo:
mia devizo.
La Justo:
mia utopio.
La Vero:
mia kredo.
La Belo:
mia kredoo.1
La Bono:
mia ago.
Kaj fine,
mia plej alta celo:
la humanigo de la homo!
Fonto: Dialogo. Eldono: KKE.
Decembro de 1975.
Aŭtoro: Diderto Freto.
1Kredoo: 1-e) - la 3-a senco de kredo, en la 1-a eldono de "P.I.V."; 2-e) - etendo de senco: tuto de la principoj, ideoj, doktrinoj, opinioj, de kolektivo aŭ individuo.