Meze de l' vojo estis ŝtono
estis ŝtono meze de l' vojo
estis ŝtono
meze de l' vojo estis ŝtono
Neniam mi forgesos tiun okazon
en la vivo de miaj lacaj retinoj
Neniam mi forgesos ke meze de l' vojo
estis ŝtono
estis ŝtono meze de l' vojo
meze de l' vojo estis ŝtono.
Aŭtoro: Carlos Drummond de Andrade.
Esperantigo: Roberto Passos Nogueira.