Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
53197 vizitantoj.

KKE » Poeziaĵoj » Memoru, homo

Memoru, homo

L' unuaj jaroj de l' Jarmilo Tria
instruis multon al la tuta Tero.
Ne gravas, ke la spac-ŝiparo nia
la kosmon krozas por stelar-konkero.

Kontrasto monda estas pli-kaj-plia.
Dum riĉon, forton kelkaj kun fiero
montradas al la monda part' alia
mortanta pro malsato kaj mizero,

de l' Kosma Forto venas leciono:
Ja tre malgranda estas nia kono,
kaj sensignifa ĉe la Pov' Senfina.

Ne gravas riĉo, forto kaj fiero!
Memoru, homo: estas vi sablero
senpova ĉe Cunamo kaj Katrina.

Sylla Chaves.

[Reveni]