Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
44100 vizitantoj.

KKE » Poeziaĵoj » Masko

Masko

En la surfaco
mi estas akvo trankvila.
Mi ŝajnas kvieta, serena...
Sed interne, en la profundo de mi mem,
mi kaŝas mian senton, mi kaŝas mian mion
Mi ŝajnigas... ridetas... mensogas.

En timiga maro, sur danĝeraj ondoj,
sub tempestoj, uraganoj,
mi estas barko perdita
tra la frapoj de la ŝtormo.

Mi ne sanktas. Mi diablas!
Agonio kaj pasio,
resopiro kaj deliro,
mi estas fajrego.
Mi ardas, sed ne pekas,
kaŝtimeme sufokas emociojn.

La bruston mi premas
kaj ŝtopas la krion.
Falinte surliten,
mi kuŝas surventre,
eksplodas per larmoj
plorĝemas... plorĝemas
ĝis dormo pro laco.

Frumatene, dolorplene,
mi saĵnas frenezulin',
volvite ĉirkaŭ mi mem
en la kurboj de mia ĉirkaŭbrako.

Neide Barros Rêgo

[Reveni]