Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
4605 vizitantoj.

KKE » Poeziaĵoj » La Lago

La Lago

Mi ne vidis la maron,
kaj ne scias, ĉu ĝi estas bela
aŭ sovaĝa.
La maro ne gravas por mi.

Mi vidis la lagon.
La lago, jes.
Ĝi estas granda,
kaj ankaŭ trankvila.

Sub la pluvo de koloroj
de eksplodanta vespero,
la lago brilas,
la lago farbiĝas
per ĉiuj koloroj.

Mi ne vidis la maron.
Mi vidis la lagon.

Aŭtoro: Carlos Drummond de Andrade.
Esperantigo: Neide Barros Rêgo. 2002.

[Reveni]