Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
35099 vizitantoj.

KKE » Poeziaĵoj » Kvin Dronintoj

Kvin Dronintoj

1
Ĉe polusa voj', insulo
- La insulo de l' Esper'.
Naĝas sur la mar' dronulo,
Sin tenante al tabulo,
Kiu flosas al la ter'.

2
Sur la plaĝo, ha! vidiĝas
Jam dronintoj pliaj... kvar...
Kaj terure malfeliĉas,
Ĉar ne interkompreniĝas
Malsamlanda maristar'.

3
La unua, laŭ patrio,
Ŝajnas esti usonan',
Kaj la dua... el Francio.
Venis tria el Rusio.
Kaj la kvara... jes... hispan'

4
Ĉiuj dronis. Franco dronis,
Usonan', hispan' kaj rus'.
Ili tute sin ne konis,
Kiam kvar ŝipetoj dronis
En la voj' al Nordpolus'.

5
Ĉiuj ŝajnis tre amikaj,
Kaj tuj estus kunlabor',
Se la lingvaj baroj dikaj
Ne aperus - tre efikaj
Por disig' de homa kor':

6
"Ja drug vaŝ!" "Setŭá laváŝ!
Kes kilvëdír sëtiplá?
Sil kontiny, ĵëmëfás!"
"Nas ĉetvera. Djéla náŝi -
Rabótatj drúĵna, druzjá!"

7
Ĝa básta de tontería!
Bámos ĥuntos trabaĥár!"
"Aj dont ëndersténdju, díar!
Ŭiníd ebóŭt, bëtajfíar
Zet ŭikéntgoŭ véri far!"

8
"Ĵëkrŭá kësétë pagájë
Në nukondyí nylëpár.
Il fosantándrë!" "Niznáju.
Jésli vas nipanimáju,
Ŝto djélatj?" "Kómo empesár?"

9
"Hej! Ĝéntelmen, ifjuplíz!
Ju ŝud spikíngliŝ ŭizmí!"
"Mesjë, ilfó këĵëdiz:
Par-lé-fran-sé! Padbetíz!
"Ty paruski gavarí!"

10
La kvaropo ja suferis
Pro la viv' de Robinson'.
Tamen kvina vir' aperis.
"Hi spijzíngliŝ", ja esperis
La maristo el Uson'.

11
Tuj demandis la hispano:
"Dekepaís esusté?
Es de algún país ermáno?
Usté ábla kasteljáno?"
Sed respondo estis: "Ne!"

12
"Ty tóĵe ruskij, navjérna.
Ty panimájeŝj minjá?"
"Ne! Ne!", la respond' eterna,
Eĉ al franc', en foj' koncerna:
"Vu parlé fransé, nespá?"

13
"Naŭ ajfíl elítel béter:
Juspikíngliŝ, ajemŝur!"
Li atendis iomete,
Sed respndo sonis nete,
Laŭte: "Esperanto nur!

14
Mia land' ne estas granda,
Kaj, pro lingva malfacil',
Por popolo tiulanda
Estas lingvo Esperanta
La tutmonda komprenil'."

15
Poste pasis unu horo,
Unu tago... Sub la sun'
Jam komenciĝis kunlaboro.
Robinson', en gaja ĥoro
Lernas Esperanton nun.

16
Sam-agorde, dum monato,
Laboradas maristar'
Por konstruo de boato.

          * * *

Kvin amikoj, en boato,
Velas suden sur la mar'.

Sylla Chaves. 1955 (originalo).
Deklamado: Neide Barros Rêgo.
mp3_16x16.gifMP3-Dosiero: 3801 KBajtoj



Strofo-verso-lingvo Traduko de la interparolo de la maristoj
6-1-ruse Mi estas via amiko!
6-1,2,3-france La bovino estas vi! Kion volas diri tiu ulo? Se li daŭrigos tion, mi furioziĝos!
6-4,5-ruse Ni estas kvar. Ni do devas kunlabori, amikoj!
7-1,2-hispane Jam sufiĉas la frenezaĵo! Ni laboru kune!
7-3,4,5-angle Mi ne komprenas vin, karulo! Ni bezonas boaton, sed mi timas, ke ni ne povos fari multon!
8-1,2,3-france Mi kredas, ke tiu malordo ne kondukos nin ien ajn. Necesas, ke ni interkompreniĝu!
8-3,4,5-ruse Mi ne scias... Se mi ne komprenas vin, kion mi povas fari?
8-5-hispane Kiel komenci?
9-1,2-angle He! Sinjoroj, bonvolu! Al mi vi devas paroli angle!
9-3,4-france Sinjoroj, estas necese, ke mi diru: pa-ro-lu-fran-ce! ĉesu la stulteco!
9-5-ruse Parolu ruse!
10-4-angle Li parolas angle
11-2,3,4-hispane De kiu lando vi estas? Ĉu de iu frata lando? Ĉu vi parolas hispane?
12-1,2-ruse Vi certe, ankaŭ estas ruso. Ĉu vi komprenas min?
12-5-france Vi parolas france, ĉu ne?
13-1,2-angle Nun mi fartas iom pli bone: Mi estas konvinkita, ke vi parolas angle!

[Reveni]