Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
53210 vizitantoj.

KKE » Poeziaĵoj » Korsalute al Elma

KKE: Esperanto: Fotoj: Elma Nascimento

Korsalute al Elma

Veteranino, ŝia nomo brilas
kiel la steloj en la firmamento
kaj sur la Tero la birdetoj trilas
korsalute al Elma Nascimento

Ĉe UEA ŝi longe delegitas
instruas laŭ perfekta Fundamento;
pro tio la poemo ĉi kvalitas
korsalute al Elma Nascimento.

En Kooperativo ŝi deĵoras
kaj agadas kun ama kompetento:
la amikeco tie tre fervoras
korsalute al Elma Nascimento.

Elma ĝentilas, Elma harmonias,
Elma simple laboras kun talento;
tiel, do, ĉi poeto poezias
korsalute al Elma Nascimento

Aŭtoro: Jorge das Neves.
Verkis: poeta@infolink.com.br

[Reveni]