Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
4605 vizitantoj.

KKE » Poeziaĵoj » Kanto de l' Ekzilo

Kanto de l' Ekzilo

Mia lando havas palmojn,
Kie kantas sabia'.
Birdoj tie ĉi kantantaj,
Tiel ne belsonas ja.

Kaj ni havas pli da steloj,
Sur herbejoj pli da floroj,
En arbaroj pli da vivo,
Pli da amo en la koroj.

Tie nokte solrevante
Pli da ĝoj' mi trovas ja;
Mia lando havas palmojn,
kie kantas sabia'.

Mia lando ĉarmojn havas,
Kiujn mi ne trovas ĉi;
Tie nokte solrevante
Pli da ĝoj' mi trovas ja.
Mia lando havas palmojn,
Kie kantas sabia'!

Di' ne volu, ke mi mortu,
Sen reveni tien, ha.
Sen ekĝui la belaĵojn,
Kiuj ĉi ne estas ja;
Sen revidi la palmarbojn,
Kie kantas sabia'.

Verko: Gonçalves Dias.
Esperantigo: Francisco Valdomiro Lorenz.

[Reveni]