Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
42934 vizitantoj.

KKE » Poeziaĵoj » Jezuitoj

Jezuitoj

Kiam Eŭropon skuis Fidoblovo,
samkiel pelas de tajfun' la povo
la aglojn ripozantajn en la nestoj;
la vent' en Romaj firstoj de kupoloj
la bandon pelis de la apostoloj
al la brazilaj krestoj.

Pasintaj tempoj! Estingita helo!
sub ventoj kvar flirtadis sur ĉielo
la katekizpulvoro...
ekfloris poste en arabaj landoj,
ĉe Misisipi, en Hinduj', sur Andoj,
palmarbo - la Sinjoro! -

La malta ŝipo, brigo portugala,
kastila kvinmastbarko, vel' itala,
de holandan' galero,
kunportis la Atilojn de la Fido,
vandalojn sublimegajn de l'Ŝafido,
al ĉiu lok' sur tero.

Ĉi ŝip' veturis kien? - orienten.
Ĉi - al polus'. Aliaj - okcidenten,
en nordajn, sudajn lokojn.
Serĉante kion? en Stambul' virinojn,
en hinda land' spicaĵojn kaj rezinojn,
trans la poluso fokojn;

sur Andoj - oron; gemojn - en Majsoro!...
"Mensog'!" respondis milda voĉsonoro
de la Jesuofilo...
"Fiŝistoj!... iras ni sur mara ondo,
"por Krist' animojn fiŝi tra la mondo,
"la kruc' - por fiŝkaptilo! -"

Apenaŭ vojon al la homoj ŝtalaj
Kolumb' aŭ Gama tra la ondoj salaj
montris sur mar' profunda,
trapasis ekvatoron tiuj pastroj,
dirante: "Vi, genioj!... estas mastroj
"de l'Dia ar' ĉashunda".

Kaj poste l'izolejo vidis mire,
ke viroj senarmilaj pionire
al ĝi la vojon trovis.
Al jaguaro krucifiksa trabo
aperis eble nevenkebla klabo!...
ĝi retre sin forŝovis.

Dezerto, kardo, dorno, la torturo,
rokego, de sterila kamp' vipuro,
malsat', malvarm', doloro,
insektoj, riveregoj kaj lianoj,
miasmoj, pluvoj, sagoj kaj savanoj,
hororo post hororo...

Nenio la trankvilajn fruntojn tedis,
l'animoj grandaj al nenio cedis,
turnitaj al spacfono...
Kaj tamen ili havis dum trapaso
nur ĉifon de sutano - por kiraso...
nur krucon por bastono.

Jen iam la vilaĝo de Tupioj
alarmon blovis... padon sub folioj
piedo fremda tretis...
La indiĝenoj el hamakoj svarmis,
pafarkojn per venenaj sagoj armis...
boreo ektrumpetis.

Svingante klabojn per minaca gesto,
pri jaguaro aŭ alia besto
atentis tuta klano...
Aperis tiam sur la plac' vilaĝa
trankvila pastro, sankta kaj kuraĝa,
de l'amo la ŝamano.

Kaj kiomfoje tiam sur ŝtiparo,
ekbruligante inter fum' kaj knaro
la sanktan misiiston...
per flustra tono la martiro vortis:
"Gefratoj! vivon mian mi alportis
"por vi - alportis Kriston!"

Heroaj apostoloj! Fortikuloj!
asertis ili pli ol stoikuloj:
"Doloro - ĝumotivo!
"Rostilo - estas lito! braĝo - gemo!
"Najlego - sceptro! flamo - diademo!
"kaj morto - estas vivo!"

La sun' iranta la eternan vojon,
vidinte krucon sanktan, iun fojon,
de Krist', sur monto juda,
ekmiris nun trovante montojn Andajn
kun sama kruc', montrante brakojn grandajn
al ruĝa gento nuda.

Jen ili, kiuj vortojn de l'Mesio
predikis de eben' al montglacio,
polus' al ekvatoro...
Proklamis Niagaro al la maroj...
kaj Ĉimboraso kriis al stelaroj,
la nomon de l'Sinjoro!...

Verko: Castro Alves.
Esperantigo: Leopoldo Knoedt.
Fonto: Castro Alves - Elektitaj Poemoj.

[Reveni]