Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
4605 vizitantoj.

KKE » Poeziaĵoj » Himno

Himno*

Mi volus havi longajn brakojn
kun la senfino de la horizontoj
por ĉirkaŭbraki ĉiujn landojn...

Mia tutmonda koro scipovas ĉiujn lingvojn
kaj miaj okuloj portas la koloron de la maroj
ĉirkaŭantaj ĉiujn terojn...

Miaj piedoj ne rekonas en la tuŝo de la grundoj
naciajn diferencojn
kaj miaj manoj ne rimarkas
en la manpremo de aliaj manoj
kolorajn malsimilojn...

Miaj piedoj nur distingas
la vojojn krutajn kaj la vojojn mildajn
kaj miaj manoj nur atentas
pri la malglato de la man' kiu laboras
kaj pri la glato de la man' kiu vegetas...

Mi volus malfermi la brakojn
por ĉirkaŭpreni ĉiujn landojn kaj patriojn
kaj miaj manoj nur atentas
ke nia lumo venas el unusola suno
ke nia amo devas unuigi
ĉiujn malglatajn manojn de la tero
por ke la vojoj ĉiam estu mildaj...

Aŭtoro: José Guilherme de Araújo Jorge.
Esperantigo: Sylla Chaves. 1968.
Deklamado: Neide Barros Rêgo.
mp3_16x16.gifMP3-Dosiero: 1878 KBajtoj


* Tria premio de Esperanta tradukita poezio, en la Belarta Konkurso de Madrido, en aŭgusto 1968.

José Guilherme de Araújo Jorge (legu Ĵoze' Giljermi de Arauĵu Ĵorĵi) (1916- ) naskiĝis en Rio de Janejro. Estas instruisto kaj radiisto. Dum la diktatorado de Vargas, lia poezio leviĝis, kiel protesto. Tial li estis plurfoje arestita. Krom sociaj versoj, ankaŭ lirikaj igas lin unu el la plej legataj poetoj de la nuna Brazilo. Per Eterna Motivo (1943) gajnis premion Raul de Leoni de la Brazila Beletra Akademio. Kanto de l' Tero kaj Stelo de l' Tero, plenaj je homa kaj socia senco, estas libroj, kiuj memorigas pri Garcia Lorca kaj Castro Alves. Li ankaŭ verkis: Mia Interna Ĉielo, Mi Amas, Kantikoj, Subakivigita Harpo kaj aliaj.

[Reveni]