Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
42938 vizitantoj.

KKE » Poeziaĵoj » Heliko

* Kun amo al tutmonda amikaro *

Bumerango

Heliko

Vivas mi libertempon de laboro,
de prelego, de ĉio sen plezuro.
Ĝis la deka mi dormas. Sen pudoro,
ho, ĉielo! mi iras al lazuro,

al matenaj plezuroj de l' amoro,
al novaj kisoj, nova aventuro,
sen kontrolo pri horo, sen deĵoro,
sen stultaj opinioj, sen cenzuro.

Mi tre kontentas esti vabagondo,
kiel heliko porti mian domon
kaj fripromeni tra la tuta mondo. *

Kelkfoje mi forgesas komputilon,
forgesas daton kaj la propran nomon...
eĉ forgesas eniri en Brazilon!

Georgo das Neves
poeta@infolink.com.br


* Uzado de la "georga prefikso"
FRI (el la angla "FREE")
fripromeni = libere promeni

[Reveni]