Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
22506 vizitantoj.

KKE » Poeziaĵoj » Floras May Bijleveld

Floras May Bijleveld

MAY estas maja floro en aŭgusto!
Jen ŝi (de Nederlando) tie ĉi
datrevenas hodiaŭ... Kia gusto
paroli pri la floro! Belas ŝi!

La brazila Movado ŝin adoras
pro ŝia ĉarmo kaj afabla vango.
Tia floro parfumas kaj laboras:
en ŝiaj vejnoj fluas blua sango!

Al ŝi ni ŝuldas tiom da eventoj
gravaj, ke ni bezonas por kontrolo
kaj trafa kalkulado de poentoj
kapablan komputilon... Kun bonvolo,

ŝi ankoraŭ agadas kaj laboras
malgraŭ tiom da printempoj: aktivas,
pentras, verkas, prelegas kaj deĵoras.
Eterna floro, MAY belege vivas!

MAY estas maja floro en aŭgusto
kaj ŝi (de Nederlando) tie ĉi
datrevenas hodiaŭ... Kia gusto
paroli pri la floro! Belas ŝi!

La 2-an de Aŭgusto 2003.
Jorge das Neves
poetakarioka@hotmail.com
astroneves@infolink.com.br

[Reveni]