Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
53218 vizitantoj.

KKE » Poeziaĵoj » Festo Januara

Festo Januara

Sur haŭto bruna, kia ĉokolado,
la eleganta robo adoleskas,
ĉar belulino venas al Movado
kaj Esperanto ĉarme fosforeskas.

Milde ĉirpas muziko de cikado...
Poliglotino, kvazaŭ ŝi Uneskas
aŭ portas torĉon de Olimpiado.
La Januara Festo inkandeskas!

Vekiĝas la dormanta movadano
ĉar renoviĝas Kooperativo
per la bongusta ŝaŭmo de ĉampano.

Ho, Festo Januara! Ho, Destino!
Plias soneto en recitativo:
kulpas la ĉarmo de la belulino.

Jorge das Neves.
poetakarioka@hotmail.com

[Reveni]