Feliĉo ja ekzistas ... tion diras
Mi, en momento bela de plezur'...
Povas okazi ke ĝi estas nur
Amanta mia koro kiu deliras!...
Sed antaŭ longa tempo ol ĝi foriras,
Mi faris ĉirkaŭ ĝi barantan muron:
Feliĉo, ne foriru!... Ne forkuru!...
Ĉar pro saŭdado mia kor' sopiras!...
Kaj tiu petegado longe daŭris,
Por multajn dolĉajn frazojn al ŝi diri
Antaŭ ŝiaj piedoj tuj mi kaŭris...
Sed ne validis mia petoĥoro,
Ĉar la Feliĉo devis, ve!...foriri,
Feliĉis nur momenton mia koro!...
Manoel Borges dos Santos
dokito@terra.com.br