Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
53212 vizitantoj.

KKE » Poeziaĵoj » Dolena

Dolena (hejma karesnomo de Marilena)

DOLENAn kisis mi sur tiu ponto,
kiam ŝi estis adoleskantino, (1)
kaj tiun tagon, en la horizonto,
al ni aperis tuta la Destino...

Tiutempe, en sama kolegio (2)
ekestis amindumo serioza.
Ĝi prosperis laŭ sama tradicio
ĉe mi, ĉe ŝi, pro amo grandioza.

Ni lernis la latinan, Esperanton... (3)
Okazis geedziĝo. Venis filoj, (4)
kaj ni kune kantadas belan kanton
dum krestas en ĝardeno la jonkviloj...

Ĉi amo estas forta kaj eternas.
Ja trezoro ĝi estas, nia fonto,
kaj nia vivo pluas kaj ni lernas...
DOLENAn kisis mi sur tiu ponto!

Jorge das Neves * Georgo das Neves
La 5-an / Novembro/ 2005
poeta@infolink.com.br


Historiaj klarigoj:

  1. Okaze, ŝi estis 15-jara kaj mi, 19-jarulo.
  2. Colégio Pedro II (Kolegio Petro la Dua), kie (en malsamaj jaroj) ni frekventis kursojn gimnazian k klasikan. De Prof. Karlo Torres Pastorino ni ambaŭ lernis latinon.
  3. Esperanton mi eklernis en 1948, kaj Dolena ĝin eklernis de mi (senpage sed... "kise"), tuj post nia gefianĉiĝo.
  4. Nia geedziĝo okazis je 07/Januaro/1956.
    Naskiĝis du filoj:
    Eduardo je 31/Aŭgusto/1957
    Márcio (marsjo) je 20/Marto/1959.

[Reveni]