Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
53181 vizitantoj.

KKE » Poeziaĵoj » Ĉu Gajno aŭ Ŝajno?

Ĉu Gajno aŭ Ŝajno?

Iam, dum vesper' sensuna,
inter viro kun galonoj
kaj alia kun liuto,
pri la nuna monda bono
ekaŭdiĝis ĉi disputo:

- Ni vivas en jaroj superaj de homa progreso!
- Ni vivas en jaroj suferaj de homa regreso!
- La homoj atingis la vojon al luno!
- La homoj estingis la ĝojon de l' nuno!

- Ni gajnis!
- Nur ŝajnis!

- Scienco disdonas kaj lunojn kaj stelojn!
- Sensenco aldonas kaj murdojn kaj ŝtelojn!
- Prahomoj vivaĉis en bestaj kavernoj...
- ... kaj nun ni vivaĉas en pestaj kazernoj!

- Ni gajnis!
- Nur ŝajnis!

- Aĉetas dolaroj progreson de l' mondo,
   kaj marŝas homaro al brila estonto!
- Ja marŝas... marŝadas marŝaloj armitaj...
   Aĉetas? Aĉegas dolaroj militaj!
   Doloraj dolaroj!

- Ni gajnis!
- Nur ŝajnis!

Tiele kaj sencele
disputas kaj disputos
VORTO kontraŭ FORTO.

- Ĉu gajno aŭ ŝajno?

Aŭtoro: Sylla Chaves.

[Reveni]