- Nu (surpriziĝos vi) parolo stela!
Ci freneziĝis! Sed mi diros nun:
- Por aŭdi stelojn mi alvenas ĉe la
Fenestro ofte, sub la nokta brun'.
Kaj longe ni parolas, unu kun
L' aliaj, sub la baldakeno hela
De Lakta Voj'. Kaj, kiam venas sun',
Mi plore serĉas tra la blu' ĉiela.
Vi diros nun: - Amik' freneza mia,
Pri kio vi parolas kaj afablas?
Kaj kion diras la parol' ilia?
Kaj mi respondos: - Amu por diveni,
Ĉar nur oreloj de amant' kapablas
La stelan voĉon aŭdi kaj kompreni!
Aŭtoro: Olavo Bilac.
Esperantigo: Sylla Chaves.
OLAVO BILAC (legu: Olavu Bilak') (1865-1918) naskiĝis en Rio de Janeiro. Studis medicinon kaj juron, sed finis neniun el la du kursoj. Tiam dediĉis sin al jurnalismo, kaj aktive partoprenis en la politiko kaj en patriotismaj tutbrazilaj kampanjoj. Tial li estis persekutita kaj arestita de Marŝalo Floriano Peixoto. En la poemo "Fidkonfeso" li difinis sian parnasanan kredon, kaj defendis la amon al stilo, al lingvopureco kaj al formkorekteco. Lia nomo mem, OLAVO BRAZ MARTINS DOS GUIMARÃES BILAC, jam entenis perfektan aleksandran verson. Li estas konsiderata la plej granda brazila sonetisto. En la unuaj jardekoj de la nuna jarcento li estis la plej legata poeto en la lando, kaj ankoraŭ estas unu el la plej popularaj. Ek de 1922, li estis atingita de la modernisma reago, sed lia gloro restis neŝancelita, pro la alta kategorio de liaj poemoj kaj ilia daŭra sorĉo sur la publikon. Li estis fondita membro de la Brazila Beletra Akademio. Ĉefaj poeziaj verkoj: Lakta Vojo (sonetoj), La Smeraldoĉasisto (epopeo) kaj Vespero (plurspecaj poemoj).