"La bouche garde le silence
pour écouter parler le coeur"
(François Villon, franca poeto)
Ne gravas la silento, ĉar silentas
la buŝo por aŭskulti mian koron...
Rigardu min, rigardu tiun floron,
ke silente ni ambaŭ elokventas.
Per la bril' de l' okuloj mi parolas
al vi, despli sincere, kara mia,
ol per la amkonfeso tradicia.
La silento trankvile min konsolas,
ĉar amindumo estas emocio,
bunta bukedo, iu freŝa rozo,
poemo ne skribita, milda prozo,
kiseto sur la vango... ambrozio!
La amindumo blovas kiel vento,
fariĝas sonĝo, revo kaj inspiro.
Kiam vi estas for, venas sopiro.
Ho, mi amas! Ne gravas la silento...
Jorge das Neves.
poetakarioka@hotmail.com