Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
2643 vizitantoj.

KKE » Poeziaĵoj » Amdeklaro

Amdeklaro

Mia patrio ne estas
la lando, kie mi naskiĝis,
nek la lando, kie mi loĝas.

Mia patrio
estas la granda mondo
kreita de Dio.
Kaj ni estas gefratoj,
ĉar ni ĉiuj estas Liaj gefiloj.

Danke al Zamenhof
ni havas komunan lingvon:
nian amatan Esperanton!...
Kaj ni ankaŭ havas
unusolan flagon:
la verdan standardon
kun la verda stelo de l' espero.

Espero de amo,
de frateco
kaj de paco!

Neide Barros Rêgo

[Reveni]