Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
22506 vizitantoj.

KKE » Poeziaĵoj » Al Nekonata Amato.

Al Nekonata Amato

Kiam vi ridas,
vi starigas
sorĉantstaton
en la mondo.

Do, la birdoj
eklernas la freŝon
de tiu nova kanto.

La floroj de ĝardenoj
ekdancas kiel papilioj
el lumo printempmatene.

Ankaŭ la ondoj de l' maro
tute ĵaluze silentas
pri la sono de tiu voĉo.

Kiam ridas vi,
tiam mi provas
tiun ĝojon eltranĉi
ĝin ĉiame farante
loĝanto ĉe koro mi'.

Maria Nazaré de Carvalho Laroca.
Juiz de Fora, la 31-an de Aŭgusto 2003.

[Reveni]