Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
42933 vizitantoj.

KKE » Esperanta Muzikaro » Samba Lele'

KD: Ni Dancu en la Rondo

Samba Lele'

Samba-Lele' malsaniĝis
Al ŝi rompiĝis la kapo.
Tamen mi pensas ke ŝi nur
Saniĝos per forta frapo.

Tretu, tretu, ho mulatino
Jupan randon, ho mulatino.

Ho mulatino gracia
Instruu pri amindumo.
Elektu la amatinon,
Konkeru per palpebrumo.

Tretu, tretu, ho mulatino
Jupan randon, ho mulatino.

Ho mulatino gracia
Instruu pri kuirado.
Metu la paton sur fajron,
Foriru por promenado.

Tretu, tretu, ho mulatino
Jupan randon, ho mulatino.

Ho mulatino gracia
Diru nun vian adreson.
Tion mi ne rajtas fari.
Paĉjo ne donas permeson.

Tretu, tretu, ho mulatino
Jupan randon, ho mulatino.

Fonto: KD Ni Dancu en la Rondo.
Tradukis: Jorge Teles.
Kantas: Flávio Fonseca kaj Cristina Pancieri.
mp3_16x16.gifMP3-Dosiero: 2538 KBajtoj.

[Reveni]