Unu, du, tri steloj oraj...
Suda Kruco havas kvin...
El la vastaj spacoj foraj
milion' rigardas nin.
Kiel ŝafojn de l' ĉielo,
paŝtas ilin plena lun'.
Gaje brilas ĉiu stelo
ĝis alveno de la sun'.
Pace promenadas ili...
Pli ol dek, aŭ cent, aŭ mil
ĉiunokte venas brili
en ĉielo de Brazil'.
Fonto: KD Rapida Vojo al Legado kaj Kanto.
Teksto: Sylla Chaves. Kantisto: Franca Fenati.
MP3-Dosiero: 748 KBajtoj