Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
22667 vizitantoj.

KKE » Por Komencantoj » Nokte ĉe l' Maro

KD Rapida Vojo al Legado kaj Kanto

Nokte ĉe l' Maro

Sole kaj ĉagrene,
kun mia malĝoj',
iras mi promene
laŭ la sabla voj',

kaj, en la trankvilo
de la nokta hor'
glitas luna brilo
sur la mara for'.

Ridas kvin anĝeloj
en Suda Stelar'
dum aliaj steloj
falas al la mar',

kaj, el la silento
de l' ĉiel' sen fin',
kompatema vento
venas kisi min.

Malgraŭ la bonvolo
de l' tuta ĉiel',
restas mia solo
plena de malhel',

ĉar en mia koro
sangas granda tru'
kun la rememoro,
ke ni estis du.

Fonto: KD Rapida Vojo - al Legado kaj Kanto.
Kantistino: Franca Fenati.
Teksto: Sylla Chaves.
mp3_16x16.gifMP3-Dosiero: 2274 KBajtoj

[Reveni]