Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
22509 vizitantoj.

KKE » Por Komencantoj » Kantoj » Mi Laboras en Fervojo

Mi Laboras en Fervojo

Mi laboras en fervojo,
en moderna trajn',
kaj rapide kaj kun ĝojo
mi vojaĝas ien ajn.
Vida mi aŭtomobilojn
en pluraj vojoj de l' kampar';
en aer', aviadilojn;
ŝipojn, en la mar'.

El mia fervoj', el mia fervoj',
mi salutas vin kun granda ĝoj'.
El mia fervoj', el mia fervoj',
mi salutas vin kun ĝoj'.

Mi vojaĝas multe tra l' kampar'.
Mi vojaĝas ankaŭ ĉe l' mar'.
Kaj pejzaĝojn vidas mi kun klar'
el la supro de l' montar'.

Fonto: KD Rapida Vojo al Legado kaj Kanto.
Teksto: Sylla Chaves. Kanto: Joel de Castro.
mp3_16x16.gifMP3-Dosiero: 1484 KBajtoj

[Reveni]