Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
22505 vizitantoj.

KKE » Esperanta Muzikaro » Kreditoro

Kreditoro

Vi redonu al mi horojn tiel perditajn
La ĝojojn rompigitajn, dezirojn malrevitajn
Esperojn malliberigitajn, esperojn malliberigitajn

Vi redonu, redonu, ĉar mi rajtas, mi rezistas
Mi postulas, mi estas kreditoro
Ĉio estis trezoro kiu ne plu ekzistas
Kiel mi vivos sen justec'

Se forkuris la horoj
Se tute formortis la floroj
Se deziroj fariĝis, fariĝis doloroj

Se la espero kantas horojn por solec'
Se la espero kantas horojn por solec'
Se la espero kantas horojn por solec'

Vi redonu, redonu, ĉar mi rajtas, mi rezistas
Mi postulas, mi estas kreditoro
Ĉio estis trezoro kiu ne plu ekzistas
Kiel mi vivos sen justec'

Se forkuris la horoj
Se tute formortis la floroj
Se deziroj fariĝis, fariĝis doloroj

Se la espero kantas horojn por solec'
Se la espero kantas horojn por solec'
Se la espero kantas horojn por solec'

Vi redonu al mi

Muziko kaj Teksto: Vera Jordan.
mp3_16x16.gifMP3-Dosiero: 3187 KBajtoj

[Reveni]