Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
35095 vizitantoj.

KKE » Esperanta Muzikaro » Kanto de l' Maristo

Kanto de l' Maristo

En hor', kiam mian ŝipon alvokas mar'
kaj estas la adiaŭo de l' maristar',
ni du plenaj de doloro rekisas nin
dum plor' fontas el l' okuloj de l' amatin'.

- Ne ploru, karin'! Ne ploru, ĉar mi revenos
kaj en edziĝa festo Dio nin benos,
aŭ, se min prenos fine la mar' maldanka,
flugos al viaj manoj kolombo blanka.

Estos mia anim',
ĉar la mar' ĝin ne prenos,
kaj mi certe revenos, karino,
kun mia am' sen fino...

Fonto: 100 Jaroj da Kantado en Esperanto.
Verkis kaj kompilis: Sylla Chaves.
mp3_16x16.gifMP3-Dosiero: 3866 KBajtoj

[Reveni]