Jam temp' está
por verdera':
ekologio,
diplomatio
kaj harmonio!
Sonĝo de Zamenhof:
Mondo sen katastrof'
Lin naskis la espero,
ke tra la tuta tero
sin montru idealo
de lingvo kaj moralo.
Junulo li jam revas,
ke por la paco devas
alveni al la homo
neŭtrala idiomo!
Refreno
Sen ia egoismo
per la homaranismo,
li vokas al unio
sen diskriminacio.
Kaj nun per nova kanto
la lingvo Esperanto
per varmaj vortoj sonas
kaj estontecon donas!
Refreno
Fonto: KD Simbiozo
Muziko: Flávio Fonseca. Teksto: Geraldo Mattos.
Kavako: Evandro Barcelos. Ĥoro: Cristina Pancieri.
MP3-Dosiero: 2653 KBajtoj