Brazilo, mi vivas en lando de lumo
de suno, de luno, de amo
Brazilo, mi sincere preferas
esti sub via ĉiel'
Rigardi la stelojn, ĉar en nia lando
ili estas pli belaj
Brazilo, vi donas al ni la esperon
Via popolo estas frata, homara, gastama
Ĝi ŝatas ludi kaj esti feliĉa
Sed estas forta kaj fidas vin
Brazilo, vi estas en nia kor'
Brazilo, vi estas en nia kor'
Inter ĉiuj nacioj vi brilas
pro la pacon kiun vi montras
Jen via vera granda interes':
Liberaj homoj, scienco, progres'
Brazilo, vi estas en nia kor'
Brazilo, vi estas en nia kor'
Muziko kaj Teksto: Vera Jordan.
MP3-Dosiero: 4214 KBajtoj