| Libro: | Rumanaj Legendoj kaj Rakontoj - Unua Volumo |
| Aŭtoro: | Julia Carâp |
| Eldonisto: | Maria das Graças Gama Carâp |
| Prezo: | R$ 3,00 |
Karaj legantoj!
Mi ŝatus danki iun personon, kiu estas tre grava por mi en ĉi tiu tasko. Estas li, Aloísio Sartorato.
Aloísio Sartorato kun pacienco, bonvolo kaj sin dediĉo, helpis min en la tradukado de ĉi tiu unua libreto. Multfoje, kiam mi volis ne plu daŭrigi, ĉar mi opiniis mian laboron fuŝa, li laŭdis mian tradukon, montrante, kio estis bona, kio kaj kie estis necesa plibonigi. Konsilante kiamaniere mi devus konsulti la vortaron. Atentigante pri la rilatoj inter verboj kaj prepozicioj ktp. Kun lia helpo mi progresis en la lernado de la lingvo kaj ankaŭ mi kreskis kiel esperantista persono.
Kiel esperantista persono, ĉar li dum tuta tempo, tio ekde la tempo de la baza kurso, indikis al mi utilajn legaĵojn por mia progreso, sciigante al mi pri la kulturo de la Esperanto - Movado. Informante pri datoj de la okazontaĵoj. Kaj nun, montrante al mi recenzojn pri tradukoj faritaj de aliaj tradukistoj. Dum tiu irado, danke al liaj konsiloj kaj klarigoj, mi fariĝis pli kaj pli kuraĝa.
Pro tio, Aloísio. mi petas ke Dio donu al vi ĉiaman sanon por permesi al vi daŭre labori por Esperanto kaj ke Li verŝu sur vin kaj vian familion siajn benojn.
Maria das Graças Carâp
Mi naskiĝis en iu somera tago. En la dua de aŭgusto 1923. La urbo, kie mi naskiĝis, Poiana-Mare, estis bela kaj riĉa, situanta en la ebenaĵo de la distrikto de Dolj, proksime de la regiono, kie Danubo serpentas en iu granda kurbo kaj sin direktas orienten. Nur post la fino de la baza kurso en mia urbo kaj la okjara mezgrada kurso en la Liceo "Elena Cuza" en Craiova, mi foriris Okcidenten, por studi kuracarton en Viena. Okazis la Dua Mondmilito... Mi revenis lastfoje al mia patrujo, marte - aprile 1944 kaj el la ĝardeno de mia domo, ĉe la tagmanĝa horo, mi vidis usonajn aviadilojn flugantajn super ni kiel arĝentajn birdojn portantajn la morton. Poste mi informiĝis ke oni bombardis Bukareŝton. Mi ĵus estis perdinta iujn gekonatulojn, mortintajn meze de la bombardo.
En 1947 mi edziniĝis kun Victor Carâp, rumano el Bukareŝto, veninta por studi ĉe la Inĝenjera Lernejo en Viena. En 1948, ĉar oni parolis pri alia milito, ni foriris, samkiel aliaj rumanoj, "al aliaj horizontoj pli varmaj", laŭ la diro de la kanzono de Nelu Manzatti, kaj tiam ni transloĝiĝis en Brazilon, la 30-an de Decembro. Auskultante en ĉiuj rumanaj renkontiĝoj, ĉu en la Pasko, ĉu en la Kristnaska Festo, ĉu en la 10 de Majo (Nacia Tago - Sendependiĝo kaj la transformo de la lando al la kategorio de Regno, en 1877/78)... "kaj ka proksiman jaron hejme", sed, konstantinte ke post 10 jaroj neniu revenis hejmen, mi validigis miajn europajn diplomojn, laŭ la brazilaj leĝoj, kaj post tio mi laboris, kiel kuracisto, dum 30 jaroj, en Brazilo.
Mi preferis regionojn, kie loĝis malriĉajn personojn. La riĉuloj, mi pensadis, povus iam ajn voki kuraciston. De la pagpovaj homoj mi akceptadis honorariojn; de la ceteraj mi ricevis dankajn vortojn kiajn "Dio rekompencu vin!" kaj "Sankta Georgo donu al vi sanon!".
Mi publikigis en la lastaj jaroj kelkajn librojn en la portugala lingvo:
"Paĝoj de la Rumana Liriko" estas antologio de rumanaj poetoj, studitaj de mi en la liceo dum mia junaĝo.
"Apartaj Ideoj" kaj "Sub lu Tegmentrando kun Hirundoj" enhavas parton de miaj poeziaĵoj.
Mi publikigis tri malgrandajn volumojn kun la titolo "Rumanaj Legendoj kaj Rakontoj".
Patrino kaj edzino. Kuracistino impresita de la malfacilaĵoj de miaj klientinoj, mi estis ĉiumomente rumana, t. e., bone reprezentis la rumanan genton, laŭ miaj modestaj kondiĉoj.
Mi ankaŭ publikigixs artikolon pri la vivo de Constantin Brancusi, Ankaŭ liajn poeziojn, tradukitajn de mi al la portugala lingvo. Aliajn de Emminescu kaj el la modernaj poetoj, Mircea Dinescu, laŭpete de iu eldonisto.
Mi kunlaboris rumane en la revuo "Cãminul", de la advokato Nicu lancu, de São Paŭlo kaj en la revuo "Cetatea Luminii" de Profesoro Dumitru Paulescu, de Brasília. Fine mi ankaŭ kunlaboris en la rumena revuo de Buenos Aires de la Universitata Profesoro Stan Popescu. Mi estas fondinta membro de la "Biblioteko Satul", iniciatita de Profesoro Paulescu, kune kun mi kaj tri aliaj rumanoj.
Nia hejmo estis ĉiam malfermita por la rumanoj, kiuj pensadis samkiel ni, rememorante pri nia amata patrujo kaj tiamaniere mallongigante la distancon, kiu separis nin de ĝi.
Tiel mi neniam forgesis mian amatan urbeton kun siaj lernejoj, grandaj kaj belaj preĝejoj.
Julia Carâp (Denaske "Berendoiu")
*02-08-1923 + 12-01-1997