| Libro: | Originala Esperanta Bildvortaro |
| Aŭtoro: | Sylla Chaves |
| Eldonisto: | Esperanto-Asocio de San-Paŭlo |
| Prezo: | R$ 18,00 |
Jen ORIGINALA ESPERANTA BILDVORTARO, aranĝita laŭ la specifaj uzoj kaj bezonoj de nia internacia samideanaro. En ĝi estas 92 bildpaĝoj, kun preskaŭ 3000 bildigitaj vortoj, facile troveblaj pere de du gravaj helpiloj:
La homa korpo, vestaĵoj, bestoj, plantoj, manĝaĵoj, hejmaj objektoj, ludoj, sportoj, muziko kaj pluraj aliaj temoj estas ĉi tie abunde kaj varie priskribitaj per klaraj bildoj, sen naciaj tendencoj en ilia elekto. Eĉ en la en-bildaj tekstoj klare vidiĝas, ke ni estas fakte en Esperantujo. Kaj aldone, prezentiĝas ok paĝoj da gravaj vortlistoj, kiel ekzemple la Esperantaj korelativoj kaj nombra sistemo, kaj plurlandaj moneroj kaj mezurunuoj.
Ekvilibra pligrandigo de la uzenda vortprovizo estas unu el la ĉefaj celoj de ĉi tiu libro, speciale taŭga por lernantoj kaj komencantoj verkistoj. Sinonimoj ĉi tie aperas abunde, kun indiko pri oficialeco kaj uzateco.
Tre malofte, en iu ajn lingvo, troviĝas tiom da helpo por la vort-serĉanto en unu sola malgranda kaj ne teknika vortaro.
Esperanto-Asocio de San-Paŭlo.