Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
42926 vizitantoj.

KKE » Libroj kaj Revuoj » Ne nur Idealistoj, Sed ankaŭ Instruistoj

Kovrilo: Ne nur Idealistoj, Sed ankaux Instruistoj
Libro:Ne nur Idealistoj, Sed ankaŭ Instruistoj
Kunordigado:Elma do Nascimento
Eldonisto:Taba Cultural Editora
Apogo:Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Prezo:R$ 12,00

Prologo

"La enkonduko de lingvo internacia pli aŭ malpli frue nepre kaj sendube efektiviĝos, kion ajn la rutinistoj batalus kontraŭ tio ĉi..." (L. L. Zamenhof)

Ili ne estas malsamaj ol al aliuloj, sed pro sia fidkapablo kredi la efektivigon de Esperanto, ili fariĝas la speco de homo kun antaŭvida kaj certiga senso. Laŭ ili ne gravas, ĉu estas fidantoj aŭ ne fidantoj, apogantoj aŭ mokantoj. Por ili valoras la certigo de sia kleriga tasko, kiu nur celas la konatigon de la Internacia Lingvo, sed precipe la liberigo el apartiga kaj sekta mensvivmaniero de la nuna homo al la kondiĉo de monda kaj universala estulo. Tiaj personoj similas al Zamenhof en lia procedkapablo, alfrontante ĉion, kiel la rutinistojn, surbaze de lia supra diraĵo, reprezentis la stagnadon de la mondo, en tiu epoko.

Sen ili, Esperanto ne ekzistus. Ilia agado starigas esperantajn anstataŭantojn, disvastigantojn, subtenantojn ktp. Tutcerte ne nur pro la titolo de la libro, sed ankaŭ pro la konkludaj klarigoj, kompreneble, vi ekscias ke mi aludas la instruistojn. Ha, la instruistoj! Ili ĝenerale estas vivbravuloj, kaj imagu la Esperantajn Instruistojn! Kiom da dediĉo kaj luktaj travivaĵoj por subteni seriozan idealon, multfoje antaŭjuĝitaj de la "saĝuloj" de la planedo kaj eĉ de la landaj kulturaj aŭtoritatuloj. Kaj kiam tiaj samideanoj estas, krom instruistoj, aŭtoroj de instrumetodoj, la malfacileco estas multe pli granda, ĉar la eldonejo ekster Esperanta Movado, kun esceptoj, ne volas publikigi iliajn verkojn.

Do, pro tio mi laŭdegas niajn kuraĝajn Esperantajn Instruistojn, precipe tiujn, kiuj per siaj travivaj kaj lernigaj artikoloj, partoprenas en ĉi tiu verko, nome: "Ne Nur Idealistoj, Sed Ankaŭ Instruistoj..." Tamen al unu el ili mi, plezure, volas speciale omaĝi, kiu estas S-anino Elma do Nascimento pro ŝia kunordigado rilate al la libro, kaj firma batalado por Esperanto.

Iru antaŭen, Esperantaj Instruistoj!

En nomo de KKE, mi gratulas vin pro viaj gravaj esperantaj agadoj.

Givanildo Ramos Costa
Prez. de KKE

[Reveni]