Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
22667 vizitantoj.

KKE » Libroj kaj Revuoj » Mi estas Pelé

Kovrilo: Mi Estas Pelé
Libro:Mi estas Pelé
Aŭtoro:Edson Arantes do Nascimento
Eldonisto:Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Prezo:R$ 10,00

Edson Arantes do Nascimento, "Pelé", la mondfama "Futebal-Reĝo", naskiĝis en la urbeto Tri Koroj, ŝtato Minas Ĵerais, Brazilio, je la 21 de Oktobro 1940, filo de humilaj gepatroj: Dondeto, lerta futbalisto, kaj s-ino Celeste.

Pelé, kiel la tuta mondo lin konas, venkis ĉiajn rekordojn en futbalo, sporto kiun li konsekris preter ĉiuj limoj de la imago.

Rekordulo de goloj en la profesia futbalo, rekordulo de partoplenoj en naciaj selektitaroj, ĝis nun kun pli ol 100 gravaj prezentiĝoj, Pelé, eltrovita de alia fama futbalisto, Valdemaro de Brito, kiun la disĉipulo superis, posedas ĉiujn titolojn naciajn kaj internaciajn, krom unu ĝis nun ne konata: triobla mondĉampiono. Volis la destino kaj liaj altaj kvalitoj kaj klopodado konsenkri per tiu plej alta premio la plej rimarkindan el la ĉiutempaj kaj ĉiupopolaj futbalisto.

Ekfamiĝinte kiel piedpilkludanto de enlanda knaba teamo de "nudpieduloj" en la urbeto Baŭruo, ŝtato San-Paŭlo, je la aĝo de nekompletaj 18 jaroj, li fariĝis, la unuan fojon, mondĉampiono en Svedio, je 1958.

Partoprenis, poste, same triumfe, en Ĉilio, je 1962, kiam li konkeris la titolon de duobla mondĉampiono, kaj, fine, em Meksikio, je 1970, kie li konsekriĝis triobla mondĉampiono. Krom tio, li venkis ankaŭ glore la turnirojn da Parizo kaj de Italio, je 1961

La pasintan jaron, kompletigis sian 100an partion, en Irapuato, Meksikio, en amika matĉo de la brazila selektitaro.

En la sama lando, li atingis alian gloron: abdikante de sia artilerista rango, li aliiĝis, kun ĝenerala surprizo, je municio-provizisto de atako kaj helpanto de la kampo-mezo, konstruante la ludaĵojn por siaj samskipanoj. Eĉ tie li markis novajn golojn por sia historio.

Per sia ludarto, elĉerpigis Pelé ĉiujn adjektivojn de la tutmonda gazetaro, ravita antaŭ la duondio de la futbalkampoj.

Sed ekzistas ĉe Pelé alia aspekto malpli konata. Li estas ne nur piedulo, tio estas eminenta pro siaj lertegaj piedoj, sed ankaŭ cerbulo kaj korulo, tio estas idealisto, ĉiam fidela al siaj altaj idealoj. Kiel la leganto konstatos, li emfazas en sia memorlibro ke li neniam fumas nek trinkas alkoholaĵojn, pro tio, kiel li klarigas, ke nek la nikotino nek la alkoholo konvenas al sportisto, kies ludkapablon tiuj venenoj reduktigas. Kaj rekomendas nutro-sistemon preskaŭ entute vegetaranan. Invitita plurfoje de gravaj komercaj kaj industriaj firmaoj, kun proponoj de altegaj sumoj, lui sian gloran nomon por la propagando de cigared kaj alkoholaĝaj markoj, ĉiam li refuzis, je nomo de siaj idealoj de homa sano, de homa perfektiĝo. Aliflanke, ĉiam li estas preta kunlabori senpage en kampanjoj celantaj la plialtigon de la materiala kaj morala vivnivelo de la popolo, de la forlasitaj infanoj, de ĉiuj sociaj malfavoritoj.

Pruvas tion la afableco, per kiu li, konsiderante la idealajn celojn de nia Kultura Kooperativo kaj de Esperanto, cedis malavare senpage al K.K.E. siajn aŭtorrajtojn sur ĉi esperanta eldono.

Kiel sportulo, estas, do, Pelé, luma ekzemplo por la junaj generacioj. Tial la entuziasmo per kiu la Kultura Kooperativo de Esperantistoj publikigas nun la esperantan eldonon de lia sensacia memorlibro, riĉega je detaloj interesplenaj por la infana kaj sportista psikologioj.

Kaj ni sincere deziras kaj esperas ke ĉi tiu verko plenumu entute sian celon: kontribuu al pli mondskala adopto de Esperanto, kiel ĉies kaj nenies idiomo, tiele, ke ne nur sportistoj, sed ĉiuj homoj, fariĝu pli kaj pli vere fratoj kaj kamaradoj.

Rio-de-Ĵanejro, Julio 1971a.

El la prologo de Roberto das Neves

[Reveni]