Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
32104 vizitantoj.

KKE » Libroj kaj Revuoj » Mahatmo Gandhi

Kovrilo: Mahatmo Gandhi
Libro:Mahatmo Gandhi
Aŭtoro:Huberto Rohden
Eldonisto:Asocio Esperantista de Rio de Janeiro
Prezo:R$ 10,00

Antaŭparolo

Jam la dua libro de Huberto Rohden aperas en la internacia lingvo. La unua - Imperativoj de la Vivo - aperis en 1963, tre bone esperantigita de la sama tradukinto, meritis entuziasmajn rekomendojn de la recenzistoj, kaj rapide disvendiĝis. Nun aperas biografio, sed ne nur biografio, vera kompendio pri kosma filozofio.

Ververe Huberto Rohden havas universalan karakteron kaj li vidas la homaron kiel tuton, same kiel Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto. Lia Kosma Filozofio estas ekvido pri la homara spirito kaj pri la spirita homaro. Li preteriras la koncepton pri Religio kaj Filozofio de la nuntempo, ĉar li vidas la ĉiuntempan Homaron kaj li komprenas la universalan Kriston. Kristo vivas en li kaj li vivas en Kristo. Nur tial li povis kompreni la Mahatmon kaj interpreti liajn diraĵojn.

Tiu ĉi libro estas majesta verko pri filozofio kaj homaranismo. Rohden elstaras kiel inda sekvanto de la Mahatmo kaj de la Majstro Zamenhof, kaj liaj verkoj riĉigas ĉiun bibliotekon. La legantoj en la portugala lingvo jam povas posedi la tutan serion de liaj verkoj kaj regali sin pri la poezieca verkaro de Rohden. Sed la esperantistoj alilingvaj povas atendi pluajn librojn de Rohden en Esperanto, baldaŭ aperontaj. Ni atendas de s-ano de Souza la esperantigon de aliaj verkoj de tiu fama verkisto, kiujn de nun li ŝuldas al ni.

Diri pri la meritoj kaj faroj de la aŭtoro ne utilas, ĉar tion jam faris s-ano D. Wranka (Argentinio) por la unua libro, kaj - plej grave - la leganto mem povas konstati al si pri liaj talento kaj kristeco per la legado de ĉi tiu majesta verko.

Fine, ni dankas Prof-on Benedicto Silva pro lia valora helpo per revizio kaj korekto de la esperanta teksto.

Asocio Esperantista de Rio de Janeiro

[Reveni]