| Libro: | Luma Elvekiĝo |
| Dikitita de: | Pluraj Verkistoj |
| Psikografio de: | Heitor Luz Filho |
| Esperantigis: | Djalma de Souza Lima |
| Grafikejo: | Liney |
| Prezo: | R$ 10,00 |
Mi duonmalfermas la kurtenon de ĉi tiuj paĝoj, kiel la suno, kiu rompas la krepuskon de la matenoj.
Jen tago, kiu leviĝas invitante al laboro kaj al la lukto sur la vojo de la progreso kaj de la liberiĝo.
Ĉi tiu libro, kiun la mediumo donas al la fratoj estos kiel la dia pano, kiu nutras la malsatulon kaj estos kiel la akvo el fonto en varmega oazo, kiu sensoifigas la vojaĝanton sur la sabloj de la dezerto.
La libro "Luma Elvekiĝo" montras al la homaro novan matenruĝon, kiu anoncas, ke la lumo de Kristo disverŝiĝos sur la doloraj koroj.
Kiel la trumpetoj de Jeriko, ĝi anoncos, ke la nova Jerusalemo baldaŭ releviĝos kiel definitiva lulilo de la elaĉetita homaro.
Kiel la vorto de la profetoj, ĉi tiu libro diskonigos al la tuta mondo la novajn mesaĝojn, kiujn la Kristo sendas al la homoj per novaj perantoj de la Spaco. Kaj, kiel la susuro de milda venteto, ĝi refreŝigos la malsanajn animojn per la balzamo de sia lumo.
Ĉi tiuj estas paĝoj de amo, de sublimeco kaj de dolĉa prediko, kies vortoj penetros en la spiriton de niaj gefratoj por ilia interna vekiĝo, dispelante la mallumon de la doloroj kaj de la miskomprenoj.
Emmanuel.