| Libro: | Libera Ekflugo |
| Aŭtoro: | Sylla Chaves |
| Eldonisto: | KKE - Kultura Kooperativo de Esperantistoj |
Esperanto estas simpla kaj rapide lernebla lingvo. Zamenhof pruvis, ke en kelkaj horoj oni povas lerni la signifon de ĝiaj esencaj vorteroj kaj ilian kunmetadon en vortojn kaj frazojn. Kaj, tiel, multaj eklernis nian internacian lingvon solaj, per la malgranda libreto, kiun li dissendis, enhavanta tiajn regulojn, bazan vortaron kaj legaĵojn.
La grandega reguleco de nia lingvo kunigita al la ebleco el malmultaj vort-elementoj konstrui multajn vortojn donas efikon al rapidaj kursoj kaj al memlernado. Miaj tiucelaj lernilaroj "Kio estas Esperanto?" kaj "Kantu kaj Lernu" jam estis plurfoje kaj plurloke provitaj, ĉiam sukcese. Kaj ankaŭ kontentigis min renkontiĝoj kun pluraj novuloj, kiuj klare kaj senerare salutis min, dirante: "Mi lernis sole, per unu el viaj lernilaroj".
La unuaj paŝoj povas esti pli aŭ malpli rapidaj. Sed post ili du aliaj konsilindas: la Pratiko, en interparolo, kiu dependas de la ĉeesto en kluboj kaj renkontiĝoj, kie "krokodilado" estas malpermesata; kaj la Legado de taŭgaj libroj, kiuj iom post iom kreskigas la uzindan vortprovizon. Tiucele mi preparis tri legolibrojn, kaj nun ekzorgas pri la farado de Vortareto por Komencantoj. La legolibroj estas Esperantaj, por la tuta mondo, sed la vortareto estos por portugallingvanoj. Alilingvanoj serĉu sialingve la plej taŭgajn vortarojn por komencantoj.
La taŭgeco de legolibro por hejma legado de komencanto dependas ĉefe de du kvalitoj: la elekto de la vortoj laŭ la bezono de la legantoj, kaj la prezento de allogaj temoj en alloga formo, por altiri kaj ne plu perdi la atenton de legantoj. Por la unua kvalito, mi klopodis esti pli postulema ol la aliaj aŭtoroj. Mi samtempe uzis tri vortolistojn: tiun de la Akademio de Esperanto, tiun de la revuo Kontakto kaj tiun post esploro ellaboritan de ia Internacia Kultura Servo el Zagrebo. Mi uzis ilin plej obeeme. Mi uzis eĉ la kuriozan magi-vorton simsalabim, el la listo de Iks-Zagrebo, kaj la anstataŭaĵon kasedo por sonbendo, el la listo de Kontakto. Kaj eĉ miaj ŝajne libere elektitaj eksterlistaj vortoj ne aperis pro hazardo, sed pro antaŭdecido. Mi ne povus lasi, ke vortoj, kiel ekzeple "rasismo", "handikapo", "gimnastiko" kaj "atleto" restu for de ĉi tiu libro. Feliĉe aŭ bedaŭrinde, oni bezonas paroli pri ili.
Ĉiun tri legolibroj komenciĝas per vortelementoj lernendaj en baza kurso. Se la novulo ankoraŭ ne lernis ilin, jen nova ŝanco por tio. Sed prokrasto ne endas. La aliaj utilaj vortoj aperas poste, iom post iom, laŭ malkreskanta ofteco, ĝisfine. Lernu Kantante enhavas 1500 vortelementojn; La Estonto Dependas de Ni, 1700; kaj Libera Ekflugo, 2000. Pliajn detalojn pri tiu vortelekto vi trovos en la Statistika Apendico, en la fino de ĉi tiu libro. Eĉ tie, kaj ankaŭ en ĉi tiu Antaŭparolo, vi nur trovos la vortelementojn listigitajn en niaj tri vortolistoj (sur paĝoj 29, 87 kaj 163).
La ĉefaj temoj en ĉi tiuj tri legolibroj estas internacia kunvivado, amo al la naturo, paco kaj milito, kaj aliaj gravaj problemoj de la nuntempa mondo. Neniu legaĵo aperas samtempe en pli ol unu legolibro. Via elekto inter tiuj tri libroj dependos de via persona gusto. En Lernu Kantante estas 36 kantoj, kiuj povas esti lernataj kun la helpo de jam haveblaj instruaj diskoj aŭ de la ankaŭ haveblaj tri kantaroj kun muziknotoj. Memorigi kaj plurfoje ripeti ilin certe taŭgos, ĉar ili enhavas variajn kaj utilajn vortojn, kaj ilia lingvaĵo fluas, kiel prozo. Mi klopodis verki ilin literatur-nivele, sed simple. En La Estonto Dependas de Ni estas tri kontraŭmilitaj romanetoj. Portugallingvanoj havos la helpon de traduko, eldonita samtempe.
Libera Ekflugo estas la plej varia en la tri. Eble pro tio ĝi meritas esti la unua elekto. Komence, tri teatraĵoj, kiuj, malgraŭ sia longeco, povas esti ludataj de aŭ por komencantoj. Poste, historietoj: la jam konata Nova Amiko Inter Ni kaj du aliaj. Kaj ankaŭ poemoj, distraĵoj kaj kuriozaĵoj. Instruistoj bonvolu ekzameni ĝian enhavon. Eble vi povos elpreni ĉi tie aldonan materialon por viaj kursoj, aŭ proponi al viaj gelernantoj hejman legadon. Mia ĉefa celo estis konstrui solidan ponton inter viaj instruaĵoj kaj la Esperanta literaturo. Se mi sukcesis, informu min. Se ne, proponu ŝanĝojn aŭ aldonojn por ĝia estonta solidigo.
Julio 1986
Sylla Chaves