| Libro: | La Rompitaj Flugiloj |
| Aŭtoro: | Ĝ. Ĥalil Ĝibran |
| Eldonisto: | Kultura Kooperativo de Esperantistoj |
| Prezo: | R$ 10,00 |
Antaŭ kelkaj jaroj Georgo Abraham regalis la esperantistojn per alia valora traduko de Ĥalil Ĝibran - Rakontoj kaj Poemoj - verko eldonita de nia Kultura Kooperativo de Esperantistoj.
Nun, kiam U.E.A. okazigas en Brazilo la 66-an Universala Kongreson de Esperanto, Georgo Abraham denove regalas la esperantistaron per nova traduko de Ĝibran - La Rompitaj Flugiloj.
Preterpase ni volas registri ĉi tie, ke ni ege ĝojas pri la efektiviĝo de ĉi tiu kongreso ĉar ekde 1966 la Kooperativo, dum siaj Seminarioj kaj publikaĵoj preparadis la etoson por ĝia realigo en Brazilo.
Ni volas kredi, ke ĉi tiu eldonaĵo, ama romaneto de Ĥalil Ĝibran, lerte tradukita de Abraham, brile markos ĉi tiun eventon en Brazilo, des pli, ke ankoraŭ estas tre raraj la esperantaj libroj tradukitaj el la araba lingvo.
Mi opinias, ke ĝi estas verko rekomendindaĉar ĝi alportas delikatan mesaĝon indan je meditado.
Laŭ nia jam longa sperto ene de la esperantista movado, ni estas certaj, ke similaj verkoj estas ĉiam bonvenaj en nia intelekta medio.
Aliflanke, Georgo Abraham meritas nian apogon ĉar li serioze kaj pacience sin dediĉas al tradukarto - peniga, malfacila tasko.
Ni do gratulas lin ne nur pro ĉi tiu bonega traduko, sed ankaŭ pro tio, ke ĝuste nun, 1981, en la impona etoso de ĉi tiu unua Universala Kongreso de Esperanto okazanta en Brazilo, li festas sian Oran Esperantistan Jubileon.
Kvindek jaroj (kvindek-foje jaron post jaro) de entuziasma konstanta laboro por la "Lingvo Internacia" sen ia ŝanceligo!
Alfronti ĉiujn obstaklojn kreitajn de la pesimistoj! Kion da sarkasmaj kritikoj mokoj de la oportunistoj, li eltenis tute sen materia profito!!
Feliĉe nia movado havas multe da tiaj harditaj esperantistoj. Observante ilin diris Zamenhof: "... obstine ĝi paŝas,provita, hardita, nia bravega anaro".
Anakŭ Ĝibran prave asertis: "Estas pli noble spiti obstaklojn kaj malfacilaĵojn ol retreti en sendanĝerecon kaj trankvikecon".
Al Georgo Abraham la rekonon kaj la simpation de ĉiuj brazilaj esperantistoj.
Braz Cosenza