| Libro: | La Konsolanto (Mediuma Verko) |
| Mediuma Aŭtoro: | Francisco Cândido Xavier |
| Spirita Aŭtoro: | Emmanuel |
| Eldonisto: | FEB |
| Prezo: | R$ 12,00 |
En kunsido, okazinta la 31-an de oktobro 1939, ĉe la Spiritisma Grupo "Luís Gonzaga", en la urbeto Pedro Leopoldo, Brazilo, unu amiko en la spirita sfero sugestis al ĝiaj membroj la diskuton de doktrinaj temoj, per demandoj farotaj al Spirito Emmanuel, por pliigi la sferon de niaj scioj.
Konsultite pri la afero, la Spirito Emmanuel estigis programon de laboroj pene plenumotan de ni, kaj kiu estis komencita per la du jenaj demandoj:
- Ĉar, en sia karaktero de Konsolanto promesita de la Kristo, Spiritismo prezentas tri diferencajn aspektojn: sciencan, filozofian, religian, kiu el tiuj aspektoj estas la plej grava?
- "Ni povas rigardi Spiritismon, tiel simboligitan, kiel ian triangulon de spiritaj fortoj."
"La Scienco kaj la Filozofio ligas al la Tero tiun simbolan figuron, sed la Religio estas ja la dia angulo, ĝin liganta al la ĉielo. En sia scienca kaj filozofia aspekto, la doktrino ĉiam estos ia nobla kampo de homaj esploroj, simile al aliaj kolektivaj movado kun intelekta naturo, celantaj la pliperfektiĝon de la Homaro. En ĝia religia aspekto tamen kuŝas ĝia dia grandeco, ĉar ĝi estas mem la restarigo de la Evangelio de Jesuo, definitive renovigante la homon por la grandeco de lia senmezura spirita estonteco."
- Por pliigi niajn niajn sciojn pri la triobla aspekto de Spiritismo, ĉu ni povos daŭrigi niajn demandojn?
- "Vi povos demandi, sed ni ne povas nutri la pretendon doni al vi la definitivajn solvojn, kvankam ni plej volonte kunlaboros kun vi.
"Cetere, per la reciproka helpo ni atingos ja la plej altajn esprimojn de la intelektaj kaj sentimentalaj valoroj."
"Trans la tombo, la elkarniĝinta Spirito ne trovas la miraklojn de la saĝeco, kaj la novaj realaĵoj el la senmorta sfero transcendas la kadrojn de la nuntempa sciaro, sin konservante en sfero preskaŭ nealirebla por la homa penso, kaj eskapante do el niaj kapabloj de elmontro, pro la manko de analogiaj komparoj, sola impresrimedo sur la tabulo de la limigitaj valoroj de la homa menso.
Krome, ni ankoraŭ troviĝas en tia evolua sfero, ke ni ne povas porti al via lernorondo la lastajn malkovrojn en tiu aŭ alia sektoro de esploro kaj analizo. Jen la motivo, kial ni povas nur kunlabori kun vi sen la pretendo al la definitiva parolo. Konsiderinte nian kontribuon laŭ tiu nepre necesa koncepto de relativeco, ni penos vin helpi per nia modesta sumo de sperto, ne haltante ĉe la teknika ekzameno de sciencaj demandoj, aŭ de la objekto de la polemikoj pri Filozofio kaj religioj, ambaŭ tro multmovaj post la kulisoj de la opinio, sed ni konsideru sole nur la spiritan lumon, disradiantan el ĉio kaj la mistikan superecon de ĉiuj aktivecoj de la homa spirito en ĝia benata surtera lernejo, sub la favorkora protekto de Dio."
La prezentitaj demandoj estis plej variaj kaj nombraj. Ĉiuj membroj de la Grupo, kiel ankaŭ aliaj spiritistoj-amikoj el diversaj lokoj, kunlaboris por la provizo de demandoj, jen manifestante siajn bezonojn de interna klariĝo ĉe la studado de la Evangelio, jen interesiĝante pri novaj temoj, kiujn la respondoj de Emmanuel inspiradis.
Poste, la spirita aŭtoro elektis demandojn, ilin ordigis kaj registris laŭ fakaj temoj, kaj jen estas la nova libro.
Ke la saĝaj, konsolaj vortoj de Emmanuel havigu al ĉiuj doktrinaj kunuloj la saman spiritan bonon, kiun ili faris al ni, estas ja la bondeziroj de la modestaj laborantoj el la Spiritista Grupo "Luís Gonzaga", en Pedro Leopoldo, ŝtato Minas Gerais.
Pedro Leopoldo, la 8-an de marto 1940.