Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
53227 vizitantoj.

KKE » Libroj kaj Revuoj » La Juna Verkisto

Kovrilo: La Juna Verkisto
Libro:La Juna Verkisto
Aŭtoro:Sylla Chaves
Eldonisto:Asocio Esperantista de Rio de Ĵanejro
Prezo:R$ 6,00

Enhavo

  1. Johano kaj Petro
  2. La familio de Petro
  3. La lernejo
  4. La esperanto-klubo
  5. La junulara movado
  6. La familio de Johano
  7. Vojaĝoj
  8. Iro kaj reveno
  9. Tri malsamaj personecoj
  10. La juna verkisto

Bildoj kaj Vortlistoj

Antaŭparolo

Kajeretoj kun Facilaj Legaĵoj

La rapidega kresko de la monda kono, en ĉiuj branĉoj de scienco, arto, tekniko kaj teknologio, okazigis, en la lastaj jardekoj, paralelan pligrandiĝon de la vortaroj de ĉiuj lingvoj. Ju pli da rekoneblaj realajoj, des pli da vortoj por nomi ilin. Kaj la individua kono fariĝas ĉiam pli kaj pli malgranda ero de la monda kono. Ne gravas, ke la uzebla vortprovizo kreskas, senhalte kaj senmezure, ĉiusekunde: la vere ĉiutage uzata vortprovizo restas malgranda, pro la limigita kapablo de la memoro de normalaj individuoj.

Tial, fariĝas nemalhaveblaj iloj por lingvolernado: 1) laŭŝtupaj vortaroj, kies vortoj iras de la plej oftaj al kelkaj malpli oftaj (sed ankaŭ gravaj por niaj interkomunikaj bezonoj); 2) facilaj legolibroj, kiuj rapidigas la ellernon de la vortoj en la komencaj ŝtupoj. Tiu pedagogia vojo estis sekvata, ekzemple, en la anglalingva kolekto Ladder (ŝtupetaro).

Samvoje, mi unue pretigis Kvin-Ŝtupan Morfemaron (kun listoj de morfemoj kaj pravigo) kaj malgrandajn Esperanto-portugalajn vortarojn. Kaj ĉi tie mi prezentas kajeretojn kun facilaj legajoj, kiel ŝlosilon por malfermi la pordon de la jam valorega Esperanta literaturo.

Tiu ĉi Kajereto

Tiu ĉi kajereto estas la dua en nia serio de facilaj legaĵoj. ĝia teksto enhavas nur morfemojn el la unua ŝtupo de nia 5-ŝtupa morfemaro. Entute 700. Ĉiuj troviĝas en nia historieto, sen iu ajn aldono. Tiuj 700 morfemoj aperas ne nur izolitaj, sed ankaŭ en granda nombro da derivaĵoj. Nia speciala zorgo estas montri, ke per bona elekto de vortoj nia internacia lingvo fariĝas samtempe simpla kaj riĉa.

Tamen, en ĉi tiu antaŭparolo kaj en la vortlistoj en paĝoj 8, 10 kaj aliaj, aperas kelkaj vortoj ekster la unua ŝtupo. Pro tio, sur paĝo 26, estas klarigo pri tri vortoj de ĉi tiu antaŭparolo, kiuj, pro sia teknikeco, estas malpli oftaj. Kaj sur paĝo 29 troviĝas la tradukoj angla, franca kaj hispana de la propraj nomoj en ĉi tiu libro, kiuj ankoraŭ ne estis oficialigitaj de la Akademio de Esperanto.

Al portugallingvanoj ni konsilas la uzon de niaj gramatikaj notoj Esperanto en Ekrigardo kaj de nia Dicionário do Principiante (1.300 morfemoj) aŭ de nia Dicionário Básico (5.000 morfemoj), kies ĉefa celo estas la ellerno de la Esperanta vortfarado. Certe ili estos taŭgaj por utiligo dum la legado de niaj kajeretoj. Alilingvanoj eble trovos similajn librojn en siaj naciaj lingvoj.

1. Johano kaj Petro

- Saluton, Johano! Kial vi kuras?

- Mi kuras, ĉar hodiaŭ mi dormis tro multe, kaj jam estas preskaŭ la horo por alveni al la lernejo. Pardonu, Petro! Mi ne povas resti pli longe. La lernejo estas malproksima, kaj mi bezonas rapidi.

- Mi ankaŭ iros nun, ĉar mi havas ion tre gravan por demandi al vi. Ĉu bone?

- Ĉu vi jam estas preta?

- Jes, certe.

- Do venu kun mi. Sed ne forgesu, ke mi havas malmulte da tempo.

La du amiketoj rapide iras laŭ longa strato. Petro, kiu volis diri ion, tuj parolas. Li baldaŭ vojaĝos, kaj tial parolas pri diversaj landoj, kie li havas geamikojn. Tie lia restado daŭros kelkajn tagojn, almenaŭ sufiĉe por ekkoni la plej belajn vidindaĵojn. Kaj Petro demandas, ĉu Johano volas vojaĝi kun li.

Ĉe la fino de tiu longa strato vidiĝas knaba lernejo. Ili eniras kune, kaj komencas paroli kun aliaj knaboj.

Kelkaj gravaj domoj en la strato, kie petro loĝas

  • aŭtobusa stacidomo
  • Esperanto-klubo
  • fervoja stacidomo
  • hotelo
  • infanĝardeno
  • knaba lernejo
  • komerca asocio
  • librovendejo
  • literatura klubo
  • malsanulejo
  • poŝtoficejo
  • presejo
  • sportejo
  • teatro
  • turisma informejo
  • universitato
  • urbodomo
  • urbestrejo

2. La Familio de Petro

Kiel vi rimarkis, unu el la junuloj en nia rakonteto nomiĝas Johano. La alia nomiĝas Petro. ĝuste lin mi prezentos nun al vi. Jen Petro.

Laŭ li, lia familio estas grandega, kvankam liaj gefratoj estas nur sep: kvar fratoj kaj tri fratinoj. Fakte, li ĉiam kalkulas sin mem. Kaj tiel la fratoj fariĝas kvin, kaj la gefratoj ok. Kaj li diras, ke oni devas aldoni naŭan familianon: lia onklo Antono, kiu loĝas kun ili ekde sia infanaĝo, kiam la avino de Petro (lia patrino) mortis.

Petro pravas, ĉar Antono ja estas plenrajta loĝanto en la domo, kun senpaga parto-preno en la manĝoj kaj loketo, kiun nur li rajtas mal-fermi, por enmeti siajn havaĵojn. Krom tio, li daŭre okupas la sesan liton en la ĉambrego de la junuloj.

Mankas nun la gepatroj kaj la nepre necesa kuiristino, kiu laboras kaj loĝas tie. Kvankam ŝi ricevas monatan pagon kaj havas fremdan familian sangon, ĉiuj en la domo amas ŝin, kvazaŭ ŝi estus el la familio. Tio okazas ĉefe pro ŝiaj juneco, dolĉeco kaj helpemo.

Ŝi estas nigra ĉe blanka familio, sed ŝia pura rideto kaj la brilo de ŝiaj okuloj multe pli memorigas pri sunleviĝo ol pri nokto. Ŝajne ĉi-foje mankas neniu. Maria estas la dek-dua kaj lasta familiano.

Mi petas, ke vi nun rekalkulu tiun familion. Kiom da anoj ĝi havas? Ĉu ĝi estas grandega? Respondu nun: Ĉu Petro vere ne troigis iomete? Por ne diskuti, mi preferas akcepti lian opinion kaj nenion diri en kontraŭstaro. Li tamen aldonas, ke li havas plurajn familiojn. Krom ĉi tiu hejma kaj denaska, ekzistas almenaŭ du aliaj: la loka, disigita tra la urbo, tio estas, liaj kunlernantoj kaj samklubanoj; kaj la monda, tio estas, la eksterlanda samideanaro, de kiu li ricevas multajn leterojn kaj kiun li ofte vizitas.

Kelkaj "Familianoj" de Petro

1. "Hejma" Familio 2. "Loka" Familio
  • Aleksandro (patro)
  • Anna-Maria (patrino)
  • Francisko (frato)
  • Bruna (fratino)
  • Antono (onklo)
  • Anna-Klara (onklino)
  • Ernesto (boonklo)
  • Klara (avino)
  • Maria (kuiristino)
  • Stefano (lernejestro)
  • Adamo (instruisto)
  • Stela (instruistino)
  • Johano (amiketo)
  • Julio (kunlernanto)
  • Jesaja (samklubano)
  • Aŭgusto (ĝardenisto)

3. La Lernejo

Oni facile rimarkas, ke Petro tre ŝatas sian lernejon. Kaj estas kialoj por tio: la loko mem, la instruistoj, la lernejestro, la agrablaj manieroj studi kaj uzi sian liberan tempon, kaj precipe la ĝoja kunvivado tie. La lernejo troviĝas ie apud rivero, ĉe montosupro, sur iama speco de belvidejo. Tial tra altaj fenestroj oni ankoraŭ havas la plezuron rigardi la belaĵojn de la urbo, la ĉirkaŭaĵojn trans la rivero, kaj eĉ la sidejon de la Esperanto-Klubo.

En la malproksimo, oni vidas, en unu flanko, arbaron kaj kamparon, kaj, en alia flanko, marbordon. Eĉ pli malproksime, ŝipetoj de fiŝistoj ŝajnas etaj punktoj tie, kie la bluo de la ĉielo tuŝas la verdon de la maro.

Petro ĉiutage venas de sia hejmo piede. Tamen lia lernejo ne estas nur eksterulejo. ĝi ankaŭ estas internulejo. Tie estas apartaj konstruaĵoj por lernado, loĝado kaj aliaj aferoj, kiel sporto, kantado, teatro kaj ludoj ĝenerale. La Registaro subtenas tiun lernejon, kaj ĝi ankaŭ ricevas monhelpon de organizaĵoj kaj riĉuloj, por ke ĝi ĉiam restu bona kaj malmultekosta.

Ĝiaj fakoj scienca kaj lingva estas speciale bonaj. En ĝia riĉa librejo oni multe legas. ĝi havas milojn da libroj. Kaj ĝiaj ekster-klasaj programoj estas vere tre interesaj.

La lernejestro estas forta, agema kaj moviĝema viro, kiu senlace zorgas pri ĉio kaj ĉiutage rekte superrigardas ĉion: pureco de litkovriloj kaj de trinkota akvo, aĉeto de lumbildoj kaj eĉ replenigo de papero en la necesejoj.

Lia celo estas lasi ĉion en perfekta ordo. Al li ne plaĉas perdi eĉ unu minuton en senutilaj aferoj. Li tamen konsentas, ke oni interrompu lin dum lia laboro, kaj li atente aŭskultas plendojn. Neniu serĉas aŭ atendas lin, ĉar li aperas ĉie, kiam ajn oni havas problemon aŭ bezonas konsilon. Li estas ja la patro de la lerneja familio.

Kelkaj Leteramikoj de Petro

  • Bruno (samlandano)
  • Elizabeta (anglino)
  • Teodoro (bulgaro)
  • Margareta (francino)
  • Ludoviko (germano)
  • Julia (hispanino)
  • Moseo (israelano)
  • Blanka (italino)
  • Joŝiko (japanino)
  • Saŝa (jugoslavo)
  • Georgo (kanadano)
  • Nikolao (polo)
  • Jozefa (portugalino)
  • Sofia (rusino)
  • Karlo (svedo)
  • Filipo (usonano)

4. La Esperanto-Klubo

Petro estas tre bona lernanto. Gaje kaj zorge li preparas ian ajn lernejan taskon, ne gravas, ĉu sole aŭ grupe, sub gvido aŭ libere. Li ĉiam sekvas la decidojn kaj ordonojn de la instruistoj, kaj faras ĉion kun sukceso. Literaturon, historion kaj lingvojn li studas kun duobla intereso. Lunde, merkrede kaj vendrede li studas la anglan lingvon devige, kaj marde kaj ĵaŭde li studas la francan pro elekto. Li deziras fariĝi verkisto kaj tradukisto, kaj esperas iam eklabori en la internaciaj rilatoj de sia Registaro aŭ de la Komerca Asocio.

Kelkajn paŝojn for de la lernejo, ĉe stratangulo, troviĝas la Esperanto-Klubo. Tie Petro ĵus finis sian superan kurson. Antaŭhieraŭ, sabate, li havis la lastan lecionon, sekvatan de festa kunveno kun prelego pri la valoro de la Interna Ideo. Nome de la gelernantoj, Petro dankis la instruiston. Hieraŭ, dimanĉe, pluraj klubanoj ekskursis. Aŭtobuse ili veturis ĝis fora hoteleto kaj, de tie, ili piediris laŭ mallarĝa tera vojo tra la arbaro.

Kia beleco! Estas nekredeble, ke la naturo havas tiom da belaĵoj! Multkoloraj floroj kaj birdoj! Ĉie, ĉarmo por niaj okuloj kaj muziko por niaj oreloj! Kaj aldone ofte aŭdiĝas la belsoneco de la internacia lingvo parolata de la piedirantaj klubanoj.

La plej agrablaj kunvenoj en la klubo estas la kultur-kunvenoj. Ĉiu klubano rajtas partopreni per prelegoj, kantoj, poemoj, teatraĵoj, aŭ simpla legado de artikoloj eltranĉitaj el revuoj kaj gazetoj. Kiam komencanto volas partopreni, la spertuloj afable helpas lin, proponante legaĵojn kaj forigante dubojn. Post ĉiu valora partopreno oni varme gratulas la partopreninton, precipe se li estas novulo.

La prezidanto de la klubo invitis Petron fariĝi estrarano, kaj li akceptis. Lia laboro estas duone kapa kaj duone mana. Li fortranĉas kaj ordigas la ricevitajn poŝtmarkojn por estonta interŝanĝo aŭ vendo. Li eventuale helpas la vendon de libroj kaj aliaj esperantaĵoj. Kaj ĉefe li respondas leterojn kaj poŝtkartojn de gejunuloj el la tuta Esperantujo. ĝis nun li jam respondis pli ol cent leterojn. Li iras al la klubo almenaŭ trifoje en la semajno.

Johano aliĝis al la klubo antaŭ nelonge, kaj tuj enskribiĝis por kvarmonata baza kurso. Li ĵus finis ĝin, kun peno, sed kun sukceso. Li estas nek aĉulo, nek fuŝulo, tamen ankaŭ ne brila, kiel Petro. Li estas simple normala, ordinara persono.

Li klopodas esti kiel Petro, al kiu lin ligas granda amikeco, sed tio estas neebla, ĉar ili estas tre malsimilaj. Foje Johano parolis kun si mem, demandante kaj respondante: Nu, Johano! Ĉu vi neniam vojaĝos? Ha! Se almenaŭ mi havus flugilojn! Mi certe ĵetus min tra la mondo! Kaj li ĉiam finas sian "interparolon" per vortoj de Zamenhof: "Ho, mia kor'! Ne batu maltrankvile!"

5. La Junulara Movado

La "monda familio" de Petro estas granda kaj disa. En lia adresaro, nomoj, adresoj kaj telefon-numeroj estas aranĝitaj laŭ lando kaj urbo, kaj ĝi havas kromajn paĝojn por kontrolo de la leter-interŝanĝo.

Petro estas membro de la UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO (UEA), kies oficejojn en Roterdamo kaj Antverpeno li plurfoje vizitis. Li regule ricevas la jarlibron de UEA kaj du revuojn: ESPERANTO (monata) kaj KONTAKTO (dumonata). Kompreneble, li estas ankaŭ membro de TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO (TEJO), al kiu li ofte sendas regionajn raportojn pri junularaj temoj. Kaj li ankaŭ ricevas ĉiajn informojn pri mondaj kongresoj, kiujn li kutime ĉeestas.

La kongresoj de UEA kaj TEJO okazas en julio aŭ aŭgusto, meze de eŭropa somero, kiu iras de junio ĝis septembro. Tiam, ĉe Petro estas vintro. Dum kongresoj, li kuŝas en granda komuna ĉambro, aŭ amasloĝejo, ne nur pro la malalta prezo, sed precipe pro la "amika rondo", kiu formiĝas tie.

Bedaŭrinde, gejunuloj en grupo estas ĝenerale bruaj. Sed esperantistoj estas edukitaj kaj, eĉ en granda nombro, kapablas eksilenti en la momento, kiam bruo fariĝas malpermesata. Tial oni povas bone ripozi kaj profunde dormi de la deka vespere ĝis la sepa matene. Kaj tiam oni vekiĝas inter ridoj, krioj kaj kantoj. Dum oni lavas kaj vestas sin, la rido kaj bruo ankoraŭ daŭras.

Tre malsimila estas la junulara partopreno en la Komitata Kunsido. Kiam fermiĝas la pordo de la salono kaj komenciĝas la diskutoj, ili sentas sin plenkreskaj. Alian junulon tie ili ĉiam nomas "sinjoro komitatano". Nenia infanaĵo estas plu permesata. Ili kune studas la situacion de la junulara movado kaj serĉas la kaŭzojn de la ŝajna senmoveco. En sekvo, ili publike malkaŝas siajn erarojn, prezentas konkretajn planojn kaj difinas rimedojn por kontentiga antaŭeniro. Ili poste mezuras siajn fortojn, prenas decidojn kaj faras rekomendojn. La lasta paroladeto finiĝas per vortoj de Zamenhof: "Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante, ni iru la vojon celitan!"

Hejme Petro havas kolekton de kongresa materialo, kiun li ofte trarigardas kaj plurfoje portas al la lernejo. En la unua tago de kongreso, lia vizaĝo klare montras lian kontenton renkonti denove la karan "amikan rondon". Tiun kontenton li ankaŭ montras per fortaj manpremoj kaj brakumoj.

La somera libertempo de Petro iras de decembro ĝis marto, kaj tial januaro kaj februaro estas bonaj monatoj por liaj vojaĝoj. Li vojaĝas plurmaniere: sur lagoj kaj riveroj, per ŝipetoj; laŭ fervojaj linioj, per vagonaro; kaj ankaŭ sur ĉevalo, en aŭtomobilo, aŭ eĉ en flugmaŝino, alte, super ĉio. Li vojaĝas tiel en suna vetero, kiel sub pluvo aŭ neĝo, eĉ kun forta vento. Li nenion timas kaj nenie trovas malfeliĉon, ĉar li sentas, ke iu Senkorpa Fortego, kiun li nomas Dio, senhalte direktas kaj kondukas lin.

Petro jam provis petveturi. Lia dikfingro jam multe funkciis, ĉiam kun sukceso. En multaj urboj kaj vilaĝoj, esperantistoj atendis lin, kun malfermitaj brakoj. Tia agrabla okazaĵo ripetiĝis plurfoje, sendepende de la vizitata lando.

Kelkaj organizaĵoj kies sidejojn Petro jam vizitis
UrboOrganizaĵo
AntverpenoEldonejo de la revuo MONATO
BonaeroArgentina Esperanto-Ligo
LondonoEsperanto-Asocio de Britio
ParizoUnuiĝo Franca por Esperanto
RioKultura Kooperativo de Esperantistoj
RomoRadio Vatikana
RoterdamoUEA (Universala Esperanto-Asocio)
San-PaŭloEsperanto-Asocio de San-Paŭlo
SofioBulgara Esperanto-Asocio
VarsovioPola Esperanto-Asocio

6. La Familio de Johano

Supozu, ke estas printempo. Oktobro aŭ novembro. Imagu, ke vi estas kun Petro kaj Johano en ilia lernejo. Tie vi rigardas malsupren, tra la vitroj de iu fenestro. Vi vidas korton kun ĝardeno plena je rozoj tiel ruĝaj, kiel la fruktoj de la apuda pomujo.

Ĵetu ŝtonon sur tiun pomujon, kaj ne miru: Kato saltos surteren kaj tuj poste sur muron, pro diabla hundeto, kiu kolere montras siajn terurajn dentojn, atendante la eblecon fali sur la malamikon por senkiala, maljusta batalo. En tiu korto vidiĝas ankaŭ tria besteto: ŝafido, kiu pace dormas.

Turnu nun vian rigardon maldekstren, trans la riveron. En la malnova antaŭurbo oni facile rekonas fervojan stacidomon, malsanulejon kaj malliberejon. Malantaŭ la stacidomo vidiĝas domaĉaro. Tie, antaŭ iom pli ol tridek jaroj, doktoro manfrapis postaĵon de ĵusnaskito, kaj aŭdiĝis lia unua ploreto. Oni nomis lin Jozefo.

Li kreskis en neces-bezono, en ligna domaĉo el pecoj de forĵetitaj skatolegoj. Al lia familio mankis ne nur aŭto, filmilo, televidilo kaj radiaparato, sed ankaŭ tablo, seĝoj kaj litoj. Ili kuiris, manĝis kaj dormis surtere, ĉar ilia "propra domo" eĉ plankon ne havis.

Fajron ili faris per brulligno el la arbaro. En la rivero ili kaptis fiŝetojn por manĝi kun la terpomoj kaj karotoj, kiujn ili mem kulturis, kaj peceto da pano. Tamen produktoj, kiel viando, ovoj kaj sukeraĵoj, tre malofte eniris iliajn malsatajn buŝojn. Kaj da lakto ili trinkis eĉ ne unu glason.

Apenaŭ Jozefo komencis foriri sola, li ankaŭ komencis labori; kaj montriĝis laborema kaj tute ne stulta. Li frue sukcesis perlabori sian vivon kaj, kiel bona filo, ankaŭ helpis la gepatrojn. Liaj tagoj komencis heliĝi, la nigraj nuboj super li fine malaperis, kaj doloroj kaj suferoj fariĝis pasinteco.

Kvankam studo postulos de li aldonan laboron, li decidis ankaŭ studi. Eĉ kiam li estis vokita por militservo, li ankoraŭ studis. Post la militservo, lia vivo havis serion da ŝanĝoj. Li eniris universitaton kaj transloĝiĝis kun siaj gepatroj al pli bona loĝejo.

En la apuda domo loĝis Marta, ĉarma longhara kaj bluokula fraŭlino, al kiu li tuj enamiĝis. Li rapide gajnis la amikecon de la "estonta bopatro", kiu rimarkis, ke tiu junulo estas tre kapabla, kaj invitis lin kunlabori en la direktado de sia presejo.

La geedziĝo okazis en majo, kaj en la sekvanta aprilo naskiĝis la unua filo de Jozefo kaj Marta: Johano. Li estas la amiketo de Petro, kaj nun jam havas tri gefratojn.

Kelkaj landoj, el kiuj Petro ĵus ricevis belajn poŝtkartojn
Ameriko Eŭropo Azio/Afriko
ArgentinoDanioAzia Rusio
KanadoFinnlandoAzia Turkio
KolombioGrekioĈinio
KuboHispanioHindio
MeksikoHungarioIrano
PanamoItalioIsraelo
PeruoNederlandoJapanio
UrugvajoPortugalioPalestino
UsonoSvedioSirio
VenezueloSvislandoSud-Afriko

7. Vojaĝoj

Kvankam la lernejo de Petro sekvas la edukan sistemon de sia lando, ĝi tamen elstaras pro siaj bonegaj instruistoj kaj instrumetodoj. Tie, ekzemple, oni ne nur instruas lingvojn, sed malfermas larĝajn fenestrojn al landoj kaj popoloj de la mondo. Kompreneble, Esperanto estas tre populara inter la lernantoj.

Ili tre bone scias la signifon de "homaranismo". Por ili Esperanto ne bezonas reklamadon, precipe dum aŭtuno, kiam rekomenciĝas la lerno-jaro. Tiam Petro rakontas sian lastan libertempon, kaj montras uzitajn vojaĝ-biletojn. Kaj ankaŭ kolorajn bildkartojn kaj lumbildojn de naturaj kaj artaj belaĵoj.

Petro ĉiam altiras la atenton al la malbona stato de la internaciaj rilatoj, kaŭzita - laŭ li - de homa stulteco. La malsamaj koloroj de la ŝtatoj en landkartoj tute ne respondas al tio, kion oni vidas de supre, flugante per iu aerlinio.

Anstataŭe, ambaŭflanke de artefaritaj landkartaj apartigoj, oni nur vidas samecon: arbaroj sekvas arbarojn, akvoj riveraj sekvas akvojn riverajn. Eĉ la homa okupo de la lando (terkultura, loĝeja aŭ alia) estas simila ambaŭflanke. Nur perforto, kiu starigas murojn, sukcesas deŝiri riĉecon de malsato kaj feliĉon de malfeliĉo. Bedaŭrinde, tiu kazo estas tro ofta nuntempe.

Kiam vojaĝoj estas proksimaj Petro faras kaj refaras kalkulojn. "Tridek minus sep estas dudek tri tagoj", li diras. Kaj, per plumo aŭ alia skribilo, li ŝanĝas numerojn en sia vojaĝplano. Samtempe li rimarkas, ke tie estas "VOJAGO" anstataŭ "VOJAĝO". Kaj li tuj metas ĉapelon sur la "G". Li faras tion kaj foriras. Sed la nuna vintra vetero tro rapide ŝanĝiĝas. Tial, surstrate, li bone kovras la kolon, kaj eĉ la nazon, por ne malvarmumi en la antaŭtago de la vojaĝo.

Ĉi-foje Petro vojaĝos kun Johano. Kaj, kiel ĉiam, ankaŭ kun sia juna onklo Antono, kiu estas plenaĝa kaj povas respondeci pri la du aliaj. Ili flugos ĝis Romo kaj, de tie, veturos aŭtobuse, vagonare aŭ "dikfingre" (tio estas, petveture) tra pluraj eŭropaj landoj.

Esperantistoj atendos ilin en la stacidomoj, kaj Petro antaŭvidas, ke ili estos bonvenaj. Unue, ĉar ili perfekte scipovas la internacian lingvon kaj parolas klare kaj bele. Due, ĉar ili venas de fora kaj interesa mondparto, kun lumbildoj por montri, muzikaĵoj por ludi kaj kanti kaj multego por rakonti. Kaj trie, ĉar ili bezonas tre malmulte: lokon por tranokti, aerliton por kuŝi kaj matenmanĝon. Ili povas mem zorgi pri tagmanĝo kaj vespermanĝo ekstere, kaj, kun iom da informo, pri vizito al la ĉefaj vidindaĵoj. Di-servoj estas senpagaj; montro-fenestroj de riĉaj vendejoj povas esti rigardataj el la strato; kaj, ĝenerale, kelkaj enir-biletoj por viziti urbodomon, sportejon kaj besto-ĝardenon ne estas tro kostaj.

Sed tre malofte Petro kaj la onklo restis solaj, ĉar la lokaj esperantistoj ĉiam preferis iri kun ili por interŝanĝi ideojn kaj uzi la internacian lingvon.

Jen niaj sep facilaj legaĵoj:

  1. Rapida Vojo (kun sona registraĵo)
  2. La Juna Verkisto
  3. Varia Bukedo (kun sona registraĵo)
  4. Sep Leteroj
  5. En la Kongreso
  6. Nova Amiko inter ni (kun sona registraĵo)
  7. Unu Tago en la Vivo de Teodoro

8. Iro kaj Reveno

Petro, lia onklo Antono kaj Johano transformis sian vojaĝplanon en belan konkretaĵon. La patrino de Petro estas poldevena. Kaj tial ili ĉi-foje vizitis precipe Pollandon. Entute dek landojn, kies ĉefurbojn ili tuj forlasis, serĉante preferinde naturajn belaĵojn.

Unufoje ili supreniris altan monton, kovritan de ĉiama neĝo. De tie ili malsupreniris alidirekten, ĝis belega kampadejo apud akvofalo. Survoje, ili renkontis naturistojn, kiuj kampadis tute senvestaj. Ili tie petis informojn pri naturismo, kaj tuj daŭrigis sian vojaĝon ĝis marborda somerdomo de geamikoj, kie ili tranoktis.

Laŭ ilia vidpunkto tiaj neatenditaj kontaktoj kun aliaj kutimoj kaj vivmanieroj estas eksterordinare interesaj.

Ĉiuj tagoj de ilia vojaĝo estis agrablaj. En ĉiuj estis multe da diverseco kaj multe da novaĵoj. Tamen la plej bona momento estis kiam ili kune pensis, interŝanĝis rigardojn kaj diris samtempe: "Morgaŭ ni estos denove hejme!"

Vere, tio okazas en ĉiu vojaĝo: la iro estas ĉiam agrabla, sed la reveno estas eĉ pli. Precipe, kiam ni havas plaĉan hejmon kaj amatan familion atendanta nin.

Klarigoj pri Vortoj 1

La ĉi-subaj vortoj estas ekster la tri unuaj ŝtupoj en nia KVIN-ŜTUPA MORFEMARO. Tio signifas, ke ili ne aperas inter la 2.100 plej oftaj vortelementoj en nia internacia lingvo. Ĉar ili aperas en la Antaŭparolo, ili estas klarigataj ĉi tie.

morfemovort'elemento. Ekz: mal, varm, ig kaj i, en "mal'varm'ig'i" (malvarmigi).
pedagogio:scienco kaj arto instrui kaj eduki; rilatas ĉefe (sed ne nur) al la instruado kaj edukado de infanoj.
teknologio:scienco pri iloj, procedoj kaj metodoj uzataj por fabrikado de teknikaj objektoj.

9. Tri Malsamaj Personecoj

Petro estas dekokjara, Antono estas kvar jarojn pli aĝa kaj Johano estas kvar jarojn malpli aĝa. Sed ilia amikeco estas tre forta, kvazaŭ ili estus samaĝaj. Iliaj personecoj estas tamen tre malsamaj. Dum vojaĝo, ili iras ĉiam kune, kaj tial vidas la samon, sed ĉiu reagas siamaniere.

Antono, ekzemple, respondece plenumas sian taskon de plenaĝulo. Aŭdante bruon de homamasoj, malpaciĝoj aŭ diskutaĉoj, li tuj invitas la "knabojn" foriri. Eĉ je la 800-jariĝo de vizitata urbo li preferis rigardi la fajraĵojn kaj aŭskulti la urbestron kaj la muzikistaron de tre malproksime.

Johano plurmaniere montras sian junecon. Li unuafoje vizitas Eŭropon, kaj tial ĉio mirigas lin, pri ĉio li scivolas kaj multe li demandas. Krome, li estas tre kredema. Petro povus rakonti al li ion ajn neverŝajnan (kiel onidirojn, aperaĵojn aŭ eĉ mirrakontojn), kaj sendiskute tio fariĝus vero por li. Feliĉe, Petro nur rakontas tion pri kio li havas certecon.

El la tri Petro havas sendube la plej fortan kaj interesan personecon. Vi scias, ke li ŝatas lingvojn, historion kaj literaturon. Tial li ofte vizitas librejojn kaj librovendejojn. Kaj hejme li havas multajn legolibrojn kaj vortarojn. Li malŝategas la vortojn "popolamaso" kaj "popolaĉo", ĉar, laŭ li, ĉiuj homoj devas esti amataj, sendepende de nacieco, monrimedoj aŭ kulturo. Li ne ŝajnigas amon. Li vere amas. Li ja estas homarano, kiel Zamenhof.

Kiam Antono, pro timo, forkuras de homgrupoj, Petro, tute male, preferas alproksimiĝi. Li amike parolas al iu ajn, ie ajn: al servistoj, en hoteloj, al komercistoj, ĉe siaj vendotabloj, kaj, surstrate, al pasanto, ne gravas, ĉu lernejano, maristo, florvendistino aŭ simpla stratpurigisto. Foje, en malgranda rivera vojaĝo sur ŝipeto, li tuj amikiĝis ne nur kun aliaj vojaĝantoj, sed ankaŭ kun la ŝipestro kaj la tuta ŝipanaro.

Mi diris, ke li volas fariĝi verkisto, sed mi eraris. Li jam estas verkisto, ĉar lia taglibro estas vera literatura ĉefverko. Revenante hejmen, li tuj kuras al sia skribtablo kaj komencas maŝinskribi. Por iamaj verkoj li jam elektis eĉ kaŝnomon kaj eldonejon.

Li tute ne ŝatas perdi tempon. Kartludoj - li diras - estas ne nur tempoperdo, sed ankaŭ maniero rapide forludi siajn havaĵojn. Tamen por li ne estas tempoperdo rigardadi la malrapidan movon de sunfloro de tagiĝo ĝis sunsubiro.

Li havas plurajn ŝatokupojn. Ekzemple, Esperanton kaj interŝanĝon de poŝtmarkoj. Sed li plej ŝatas priskribi siajn lastajn travivaĵojn en sia taglibro. Kelkajn paĝojn li eĉ multobligas kaj dissendas aerpoŝte al siaj leteramikoj.

Klarigoj pri Vortoj 2

La ĉi-subaj geografiaj nomoj estas neoficialaj kaj aperas en ĉi tiu teksto. Pro tio ili estas listigitaj sube, akompanate de iliaj tradukoj angle france kaj hispane.

Esperanto Angle France Hispane
AntverpenoAntwerpenAnversAmberes
ArgentinoArgentinaArgentineArgentina
britaBritishBritanniqueBritánico
IsraeloIsraelIsraelIsrael
japanaJapaneseJaponaisJaponés
jugoslavaYugoslavYougoslaveYugo(e)slavo
portugalaPortuguesePortugaisPortugués
RoterdamoRotterdamRotterdamRotterdam
UsonoUnited StatesEtats UnisEstados Unidos
VatikanoVaticanVaticanVaticano

10. La Juna Verkisto

Petro estas denaska verkisto. Li ankoraŭ gardas manskribaĵon, kiun li verkis antaŭ dek du jaroj, en sia naskotago. ĝia enhavo estas familia amo, kaj ĝi estas tre kortuŝa. Li nomis ĝin Florplena Printempo. Aliaj verketoj sekvis, la plimulto pri novaĵoj en lia vivo:

Leginte kelkajn el ili, la patro de Petro donis al li belan taglibron, kun "gratuloj pro sukcesplena jaro, kiu nun finiĝas, kaj bondeziroj por la nova jaro, kiu alproksimiĝas". En la enkonduko Petro transskribis kelkajn el siaj unuaj verketoj.

Al Petro ne plaĉas skribi pri malgravaĵoj, kiel kapdoloro, labortagaj aĉetaĵoj aŭ semajnfina ripozo. Anstataŭe, li preferas verki ĉefartikolon por JUNULARA INFORMILO pri la deveno de klasbataloj, aŭ diskuti, ĉu militistoj devas zorgi pri surstrata ordo. En lia taglibro aperas ankaŭ neatenditaj temoj, kiel ekzemple:

Amaferoj aperis malofte en lia taglibro. Li tamen rakontas, ke li amindumis knabinon kaj sendis al ŝi amleterojn. Ŝia respondo estis jesa, sed tiu de la vivo estis nea. Kaj la sekvantaj paĝoj estas tre malgajaj. Korŝira Disiĝo, Neeltenebla Soleco kaj Revenu, Mia Amatino aperis sinsekve. Poste, ŝajne, letero alvenis. Kaj en la taglibro oni ne plu legas pri tiu amo, kiu "estis senfina dum ĝi daŭris".

Kiel verkisto, Petro estas memlernanto. Li multe legas kaj multe uzas vortarojn. Eĉ fakvortarojn. Vortojn, kiuj ŝajnas nekompreneblaj aŭ netradukeblaj, li ĉiam klopodas esperantigi, kaj ege laboras, ĝis kontentiga traduko aperas. Kiam kunmetaĵo ŝajnas al li malĝusta, malklara aŭ kontraŭnatura, li tuj ĝin forprenas kaj anstataŭigas per alia pli bona.

Kelkaj el liaj paĝoj ŝajnas kontraŭdiraj. Unuloke, li priskribas "bonegan surĉevalan ekskurson" kaj diras, ke "la ĉevalaj kolharoj, movataj de la vento, fariĝas eĉ pli belaj". Kaj aliloke li ekkrias: "fermu la ĉevalkurejojn". Tiun ŝajnan kontraŭdiron li facile klarigus, aldonante, ke li malŝatas lokojn, kie gajni ludmonon estas la ĉefa celo. Ĉiukaze, ĉevalojn li ŝatas, sed monludon ne.

La esperantista junularo invitis lin fariĝi raportisto, kaj li tuj komencis sendi raportaĵojn, interalie la jenajn:

Petro diras, ke tiu taglibro estas lia plej valora havaĵo. Li nun estas dekokjara, sed iam estos okdekjara. Tiam - li scias - li ankoraŭ multe vojaĝos: per legaĵoj kaj rememoroj.

Fonto: libro La Juna Verkisto. Aŭtoro: Sylla Chaves.
Eldonisto: Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro.

[Reveni]