| Libro: | Kanaano |
| Aŭtoro: | Graça Aranha |
| Eldonisto: | BEL - Brazila Esperanto-Ligo |
| Prezo: | R$ 12,00 |
La romano "Kanaano", de Graça Aranha, difinis, en 1902, la komencon de nova periodo de la nacia literaturo: tiu de la sociala romano el la Brazila vidpunkto.
Pri tiu enmigrada lando, kie malsamaj gentoj kaj diversaj propoloj, kun propaj kutimoj kaj religioj, miksiĝadis kun la enlandidoj, kaj akiris influon de la fizika etoso kaj de tiu homa kunvivado, neniu, antaŭ ol Graça Aranha, klopodis fiksadi la kadron de tiu miksiĝo.
Graça Aranha kreas en "Kanaano" precipan personon - la germanan enmigrinton Milkau - kiu, instigita per moralaj suferoj en sia patrolando, celas fiksiĝi en la Brazila lando, por realigi sian revitan idealon: trankvilan vivon, en harmonio kun la homoj kaj la naturo.
Kontrastigante tiun personecon, kies suferoj okazigis amdeziregon al la proksimulo, Graça Aranha metis, flanke de Milkau, alian germanon - Lentz, ankaŭ ekziliĝinto, sed kunportanta la antaŭjuĝojn pri supereco de raso, kun tiu prusa orgojlo, kiu, deveninta de Bismarck, provizis poste la Germanujon de Vilhelmo la Dua, kaj pli poste, tiun de Hitlero.
La dialogoj inter Milkau kaj Lentz montras du psikologiajn vidmanierojn de la germana popolo: la ameman kaj romantikan de la nordaj legendoj kaj la militeman de la prusoj.
En la tuta romano, kiu enhavas malmulte da ago sed multe da penso, Graça Aranha elmontras sian poetan animon, kiam li priskribas la naturbelaĵojn de la Brazila lando, kie estiĝas la romano, per riĉeco je vortaj esprimoj efektive ravantaj.
La branĉara interplektiĝo de la arbustotufoj en la arbaro, la silenta nokto kun la brilo de miriadoj da lampiroj, la klareco de la stelplena blua ĉielo - ĉio estas poezio kaj raviĝo, kio troviĝas en la prozo de Graça Aranha.
Flanke de la poeto estas la filozofo, kiu atribuas al siaj du precipaj personoj dialogon pri antagonismoj inter la Amo kaj la Forto.
La klopodo traduki la admirindan verkon de Graça Aranha estis ja bonega ideo de Brazila Esperanto-Ligo.
Ĝia belego, la temoj pri la filozofio de la vivo en ĝi diskutitaj, allogos la leganton, en kia ajn lingvo oni konigos ĝin.
Do, en lingvo, kiu pro ĝia internacia karaktero, kapablas atingi ĉiujn klerajn popolojn, la disradiado de tiu bela verko vigligos la tutmondan admiron al la Brazila literaturo.
Rio de Janeiro, Novembro 1963.
Maurício Medeiros
El la Brazila Beletristika Akademio