| Libro: | ...Kaj la plej Nobla estas Amo |
| Aŭtoro: | Annemaria Marwaha |
| Eldonisto: | Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz |
| Prezo: | R$ 10,00 |
Kio estas Dio kaj Kiu estas Dio? Kio estas bono kaj justo? Kaj kio estas malbono kaj maljusto?
Ĉi tiujn aspektojn oni devas juĝi individue. Ĉar, kvankam oni povas fari ian ĝeneralan kodon pri bono kaj malbono, aŭ pri justo kaj maljusto, kiam oni vidas tra la lenso de individueco, ofte tiuj montriĝas tute malsame! Tio, kio ŝajnas esti bona por iu, pruviĝas al iu alia esti aŭ ne tiom bona aŭ tute malbona.
Same, la aspektoj de Dio diferencas ne nur de unu religia sistemo al alia, sed ankaŭ en ĉiu sistemo individue, t.e. de persono al persono. Ene, ĉiu havas sian personon aspekton aŭ bildon de Dio kaj pensas kiel Dio devas esti.
Kaj komenciĝas per la formo de Dio:
Dio havas nenian formon (estas ofta diraĵo).
Dion oni vidas en la formo de siaj profetoj.
Dio havas la gigantan formon de Ĉiela Patro, sidanta sur trono ie supre.
Dio estas en la naturo.
Dio havas la formon de skulptita ŝtono, kruco, ino kaj tiel plu.
Dio estas imanenta en la Universo k.t.p.
Estas sistemoj, kiuj eĉ ne mencias la vorton Dio, anstaŭe ili havas profetojn - kelkfoje vicon da ili.
Plue estas aliaj - kaj grandaj nombroj da ili - kiuj emfaze diras, ke ne ekzistas Dio.
Do, ĉiuj mense havas ian antaŭformitan aspekton de Dio.
Eĉ la ateisto mem havas ian aspekton, kion li neas.
Alie, nei kion?
Nu, estas kvalitoj aŭ atributoj de Dio. La plimulto de religiaj sistemoj havas similajn aspektojn de la atributoj de Dio, kvankam la esprimmaniero varias. Sed la idealoj estas pli-malpli samaj.
La diversaj religiaj sistemoj estis iniciatitaj de religiaj fondintoj, kiuj nomiĝas "Profetoj" aŭ "Realiĝintaj Personoj". Ian grandiozam Veron, kio estas tute preter nia kompreno, ili estis vidintaj kaj spertintaj. Post la realigo de tiu "Impona Io", kiu nomiĝas la feliĉego, ili pene provis komuniki tion al ordinaraj homoj. Ĉar la travivitaĵo estas preter menso kaj lingvo, ili nur povis prezenti tion alegorie, kaj montri la vojon por atingi la beatecon, kion ili mem spertis. Kelkaj prenis la instruojn kaj provis akcepti, travivi kaj praktiki. Male, aliaj ne povis kompreni tiun "Veron", kaj tial ne akceptis ĝin, ĉar ĝi ne konvenis al iliaj vivstilo kaj penso. Do, ili pretigis sin batali kontraŭ la akceptintoj de la "Vero" per neado kaj persekutado.
Nun ni venas al la maniero, en kiu bono kaj malbono prezentas sin al la vido de kredantoj kaj nekredantoj. Multaj homoj profitas de la instruoj, kiuj "klarigas Dion". Estas multaj aliaj, kiuj sentas, ke se ili sekvas tiujn instruojn, ilia tuta vivmaniero devas ŝanĝi kaj ili timas, ke tiaj ŝanĝoj estos kiel uragano, kio tute neniigos iliajn grade fortikigitajn valorojn de ilia vivo. Tial la plej simpla kaj facila vojo estos kontraŭstari batale ion aŭ iun, kiu ĝenos ilian vivmanieron. Ilia opinie, ilia batalo estas justa. Ĉar ili ne komprenas la instruojn kaj la sekvantajn bonajn rezultojn, ili misinterpretas ilin arbitre. La nekomprenintoj konsideras kiel malbona tion, kion la kredantoj opinias esti bona. Do la interpretado de la nekomprenintoj kaj ĝia sekva reago nomiĝas "malbona" al tiuj apartenantaj al la alia flanko. Laŭ siaj propraj vidpunktoj ambaŭ pravas.
Tamen, nek estas mia deziro klarigi la diversajn teoriojn, nek al mi estas permesite aŭ mi estas kompetenta fari tion. Tio, kion mi celas estas la fakto, ke - de kiu ajn pensdirekto mi aliras - ni atribuas al Dio tiujn kvalitojn, kiuj en nia limigita horizonto mankas al ni, nome: I. Ĉiopovo, II. Ĉieesto, III. Senlima kaj malegoisma Amo, IV. Perfekteco, V. Absoluta Vero, preter ĉiuj fizikaj leĝoj.
Supozu, ke en iu homo troviĝas ĉiuj - aŭ almenaŭ kelkaj - kvalitoj supremenciitaj, kaj ke ili ripetege pruvis, ke li posedas ĉi tiujn kvalitojn, tiam oni nomas lin "Enkarniĝo de Dio". En Bharato, tiu enkorpiĝo de Dio nomiĝas "Avataro".
Ofte aŭdiĝas la argumento: "Jes, sed Jesuo avertis nin pri falsaj profetoj." Kompreneble, ĉiam kaj ĉie estas kaj estis falsaj profetoj; sed pro tio, ĉu signifas, ke ni malakceptu sen eĉ provo aŭ konstato? Ĉiuokaze, juĝi, kiu estas falsa kaj kiu ne estas falsa, estas "Tempo". Jesuo mem diris: "Periliaj fruktojn oni konos ilin."
Oni rememoru, ke Sŭamio Vivekananda - tiutempe nomata Naren - diskutadis kun Sri Ramakrishna Paramahamsa pri la temo: "Ĉu oni devas tuŝi la piedojn de sanktaj homoj riverence?" kaj diris: "Mi neniam tuŝos la piedojn de la uloj, kiuj portas la sanktan robon. Ili ĉiuj estas falsaj." Tre dklĉe Sri Ramakriŝna respondis: "Vi pravas. Ili estas falsaj; sed povas esti, ke el ili kelkiuj estas veraj sanktuloj. Do tuŝu la piedojn de ĉiuj, por ke vi ne preterlasu la okazon tuŝi la piedojn de la veraj."
De tempo al tempo, tra la tuta epoko, "apartaj homoj" naskiĝis; kaj ilin ni nomas "mondaj instruistoj". Ili laŭ sia propra maniero difinis per instruojn tion, kion ili volis transdoni al la homaro. Ĉiu havis sian propran asignitan mision. Bedaŭrinde, dum ilia vivodaŭro malofte oni akceptis ilin.
Dum la nuna jarcento, kiam homoj direktiĝas al neniigo, en la epoko, kiam homoj atingis tian supron de perfekteco, ke la ĉielo ne plu estas la limo kaj oni povas eĉ preterlasi stelojn, homoj uzas la Dio-donitan inteligentecon por detrui sin.
La homaro estas en la tenego de timo; kvankam ĉiu sekcio de societo laŭte predikas kaj petegas por havi pacon, homo kuregas al sia memdetruo. En la mezo de ĉi tiuj frenezo, timo kaj malespero, brilas kvieta, serena kaj memfida radio de espero - kiel ekvilibro en la pesilo de justeco.
Ĉi tiu radio sin manifestis en homa formo - unue delikata, malriĉa kaj malforta, - en fora vilaĝo en unu el la plej malhelaj lokoj en la suda parto de la Hinda kontinento. De tie, la lumo komenciĝis en la formo de 13-jara knabo, kiu deklaris al malmultaj siaj vilaĝanoj en la jaro 1940:
"Maanasa bhaĝare Guru Ĉaranam
Dustara Bhavasaagara taranam."
Mense adoru la Piedojn de la Guruo,
Estas tre malfacile iri trans la maron de ekzistado (vivo)".
Li nomas sin Sai Baba kaj promesas, ke li venis por malpezigi la ŝarĝon de la homaro.
Kiel la leviĝanta suno, lia renomo disvastiĝis kaj baldaŭ la unuaj adorantoj de najbaraj regionoj komencis iri al li. Baldaŭ el Madraso kaj Bombajo adorantoj vojaĝis - venkante ĉiajn malfacilaĵojn de veturo kaj varmo - por atigi la sanktan vilaĝon nomata "Puttaparthi". Tiu vojaĝo estis ege malfacila, ĉar ne estis ia konvena vojo al ĝi. Ili venis sur la dorsoj de azenoj, travadis la riveron Ĉitravathi, kaj estis akceptitaj de "Baba" mem - tiam delikata, dolĉa knabo, kies vizaĝo esprimis eksterodinaran mienon. Li akceptis ĉiujn - maljunajn kaj junajn - kiel patrino ameme bonvenigas siajn infanojn. Li konsolis, ripozigis, kaj manĝigis ĉiujn kaj refreŝigis iliajn animojn per sia Dia Amo.
Al kelkmilionoj en Hindujo kaj eksterlande, Li estas Dio. Estas fenomenaĵo, ke ĉiuj, kiuj akceptas Lian Diecon, kapablas viziigi al si sian propran idealon en Li kaj ofte ili estas benataj per vizioj de sia elektita Dio dum ili rigardadas Lian formon.
Specialaj homoj ne akordiĝas kun la socio, ĉar ili estas tute apartaj de ĉiuj. Tiaj homoj agadas de ne-tiel-komunavidpunkto kaj efektivigas rezultojn, kies valorojn nur malmultaj povas taksi juste post longa tempo. Tial la socio kondamnas, dum kelkaj akceptas. Ho ve! la plimulto ne komprenas. Akceptado aŭ neado ne tuŝas la Avataron.
Humile mi metas antaŭ la leganto mian propran kaj plej personan sperton, kiom eblas skribe prezenti. Se mi sukcesas riĉigi vian travivitaĵon kun la mia, tio estos nur pro la beno de Baba.
Bonvolu aliĝi kun mi en mia vojaĝo al Dio.
La Aŭtoro.