Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
53174 vizitantoj.

KKE » Libroj kaj Revuoj » Iracema

Capa do Livro: Iracema
Libro:Iracema
Aŭtoro:José de Alencar
Eldonisto:KKE - Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Prezo:R$ 10,00

Mia amiko:

Ĉi tiu libro eble rekontos vin en via pentrinda bieneto, sur la ebena kamparo, ĉe via dolĉa hejmo loĝata de la nombra idaro: ĝojo kaj espero de la geedzoj.

Mi supozas, ke tiam estas plej varma horo de la siesto.

La vertikala suno forte disĵetas fajrajn radiojn sur la patrujajn sablojn; la birdoj mutiĝas; la vegetaĵaro malvigliĝas. La naturo suferas la influon de la potenca tropika disradiado, kiu produktas la diamanton kaj la genion - la du plej sublimajn elvolviĝojn de la krea povo.

La infanoj ludas en la ombro de la flanka domomuro per malgrandaj bovostoj, kvazaŭa bovaro. Tiel mi ludis, multajn jarojn antaŭe, en alia bieneto ne tre malproksima de la via. La mastrino, amema kaj nelacigebla, rompigas la nematuran kokoson aŭ preparas bongustan kremon el "buritio", por refreŝigi sian edzon, ĵus revenintan hejmen, el traesplorado tra la bieneto, kaj nun ripozantan, sin lulante en lanugeca kaj komforta hamako.

José de Alencar

[Reveni]