| Libro: | Homaranismo - La Interna Ideo |
| Redaktoro: | Délio Pereira de Souza |
| Eldonisto: | Societo Lorenz |
| Prezo: | R$ 5,00 |
Ĉe la esperantistoj kaj neesperantistoj oftiĝas la aludo al Zamenhof nur kiel kreinto aŭ, kiel li mem sin titolis, kiel la iniciatoro de la internacia lingvo Esperanto.
Kaj tio li estis, vere.
Tamen, por taksi la altan staturon de lia Spirito, ni ne povas rigardi lin nur kiel la genian lingviston, kiu postlasis al la homaro la plej perfektan instrumenton por internacia komuniko, nek kiel la eminentan stiliston, kiu sin prezentis per dekoj da tradukaĵoj de la plej gravaj verkoj de la universala literaturo, de la libroj de Malnova Testamento ĝis la klasikaj paĝoj de Shakespeare, Dickens, Andersen, Schiller, Heine, Goethe, Molière kaj Gogol.
La grandiozeco de Zamenhof kuŝas precipe sur la evangelia amemo, kiun li dediĉis dum la tuta vivo al la solvo de unu el la plej gravaj kaj plej malnovaj problemoj de la homaro - la nekomprenebleco inter la popoloj, nekompreno generanta la plej profundajn malamojn kaj la plej multmortigajn militojn.
Turmentita ekde la infanaĝo per malhelpoj, devenintaj de ĉiaj antaŭjuĝoj, el kiuj multiĝis la raciaj, en la infanaĝo li rimarkis vekiĝi en la sentebla kaj kristana animo la ĝermon de la sento, al kiu li donis la nomon "homaranismo", kaj kiu estis nenio alia ol granda kaj sincera amo al la homaro, al la homa komunumo.
Tiu sento faris el Zamenhof ne nur la prototipon de kosmopolito, sed ankaŭ igis lin doti sian internacian lingvon - Esperanton - per ia magio, ia ensorĉo, kiun li nomis "interna ideo", konsistanta en mistera potenco, kapabla stimuli fratecan senton ĉe la homoj ĝin praktikantaj, iu ajn estu la gento, la nacio aŭ la religio, al kiuj ili apartenas.
En Zamenhof la lingva genieco superis la apostolan econ. Prefere ĝi servis al li kiel vojo pli taŭga, kiun oni devas laŭiri por atingi la deziratan celon.
Tion komprenas ĉiu leganto, kiam li legas la originalan verkon de Zamenhof, konsistantan plejparte el leteroj kaj malgrandaj traktaĵoj.
Délio Pereira de Souza paŝis autaŭen. Li kaptis la mesaĝon, kaj ne ĝin gardis avare por si. Li ĝin komentis, ĝin detaligis kun benediktana pacienco, kaj ĝin transdonis al ni, donace, per gesto de kristana ĝentileco.
Benedicto Silva
São José do Rio Preto, (SP) la 15-an de majo 1993.