| Libro: | Filigranoj el Lumo |
| Mediuma Aŭtoro: | Rabindranah Tagore |
| Spirita Aŭtoro: | Divaldo Pereira Franco |
| Prezo: | R$ 8,00 |
Alklinu vian orelon, mia amiko, kaj aŭdu la melodion de l' tero verŝanta la muzikon de l' abundo!
Ankaŭ la bambukano, malplena de vivo, fleksiĝas al la tero, por riĉiĝi de melodio.
Via eta sufero pro soleco miksiĝas kun la senfina prosoleca sufero de la mondo.
Kaj dum ne atingos viajn orelojn la sonondo de l' granda doloro, via doloro ne trapasos la akustikan konkon de ĉies feliĉo...
Prenu la bambukanon kaj blovu en ĝin, kiel en fluton, kaj lasu, ke via tuta malĝojo kantu vian doloron en la malĝojo de ĉiuj doloroj, kiuj ne povas mem kanti!
Plenigu... plenigu la malplenaĵon de via dezerta koro per la melodio, kiun viaj oreloj kaptos el la tera abundo...
Kaj vi konstatos, mirigita, ke ju pli la amo sin donas, des pli ĝi riĉiĝas, kaj ju pli ĝi malpleniĝas, des pli ĝi ebriiĝas de vasteco...
Unu tagon mi renkontis vin, amiko, kaj vi petis, ke mi kantu.
Mia voĉo perdiĝis en la simfonio de l' Tero en festo, kaj mi ne povis kanti!
Vi nomis min "amiko", kaj la voĉo de via melodio donis melodion al mia voĉo, por ke mi nomu vin "frato"!
Mi sekvis per la okuloj la abelon ebrian de zumado, en la belsona festivalo, kiun la Naturo kantis!
Kaj mi vidis ĝin antaŭenflugi, en festa kirlado, ĝis la lasta lotusfloro verŝanta parfumon.
Mi rapide antaŭeniris kaj plukis la feblan mesaĝon de l' parfuma vivo kaj foriris serĉi vin, amiko, por kolekti sur la mildajn petalojn viajn larmojn, kiel roson de unu frato, en la sinon de l' tero kiu donis al mi la lotuson, kiel la abundaĵon en ĝian patrinecan sinon.
Kaj tial, nun, kiam la aŭtuno ne plu povas kontentigi nin, lasu min preni vian manon, por ke mi kantu kun vi, en la malĝojo de nia vojo, la simfonion de l' espero, kiel laborantaj abeloj ebriaj, printempe kantas en la festivalo de l' ĝojo!
Rabindranah Tagore
(Paĝo mediume ricevita de Divaldo P. Franco, en seanco okazinta la 4-an de Februaro 1963, vespere, en Salvador, ĉefurbo de ŝtato Bahio.)