| Libro: | Feliĉaj la Simplaj |
| Mediuma Aŭtoro: | Waldo Vieira |
| Spirita Aŭtoro: | Valérium |
| Eldonisto: | FEB |
Kaj suprenirinte la monton, antaŭ la popolamaso, la Kristo, super ĉio, reliefigis tiujn, kiujn lin sekvis sen la ebrieco, kiun naskas la vino de iluzio.
Kaj kiam li ilin rigardis, li kortuŝiĝis...
Ili vere estis malriĉaj, eĉ tiuj kun kulturita cerbo kaj eleganta vesto.
Malriĉaj je subtilaĵoj...
Malriĉaj je artifikoj...
Sen surteraj povoj...
Sen homaj ambicioj...
Jesuo emociiĝis kaj komprenis, ke nur per ili, spiritoj nemensogemaj kaj semigitaj je malsupera memamo, li povos komenci la konstruadon de la Bona Novaĵo kaj lokis ilin sur unuan rangon en la ĉiela gloro, kiam li proklamis:
- Feliĉaj estas la simplaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la Ĉielo...(*)
(*) Laŭ Mateo, 5:3 la penso de la Kristo esprimiĝas per la jenaj vortoj: "Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo." - Noto de Emmanuel.
Pensante pri ili, pri la reenkarniĝintaj kunuloj, modestaj kaj sinceraj, kiuj deziras lerni el la vero, Valerium verkis ĉi tiun libron.
Transdonante ĝin do al la amikoj kun firma espero kaj sincera koro, mi petegas ka Dian Majstron, ke li faru nin ĉiujn simplaj, ke ni identiĝu kun la simpla grandeco de la aŭtoro kaj ke ni ankaŭ loku nin en la invitema ombro de la feliĉo.
Emmanuel
Uberaba, la 31an de Marto 1962.