Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
35095 vizitantoj.

KKE » Libroj kaj Revuoj » Facila Skeĉ-Albumo

Kovrilo: Facila Skecx-Albumo
Libro:Facila Skeĉ-Albumo
Aŭtoroj:Bertram Potts kaj Lower Hutt
Eldonisto:Fonto (Chapecó-SC. Brazilo)

Antaŭparolo

La celo de Esperanto-kluboj en Nov-Zelando estas instrui Esperanton kaj, kompreneble, diskonigi la avantaĝojn de la Internacia Lingvo.

Kunvenoj komenciĝas per leciono-periodo, kiun sekvas distra programo da Esperantaĵoj.

Por enkonduki en la lerno-periodon iom da amuzo, kiu instruos samtempe, mi verkis antaŭ multaj jaroj tridekon da du-triminutaj skeĉoj, kiuj enhavis oportunajn vortojn kaj facilajn parolturnojn, por pli rapide kuraĝigi la lernantojn laŭ la vojo de interparolo. La klasonoj ankaŭ uzis ilin kiel simplan hejm-legaĵojn, ĉar ili povis legi skeĉon en la daŭro de nur kelkaj minutoj.

Tiuj membroj ofte prezentis la skeĉojn kiel teatraĵetojn ne nur por la ĝuo de la pli spertaj klasoj de la klubo, sed por distri najbarajn klubojn en reciprokaj vizitoj. Pli ol unufoje la verketoj eĉ aperis kun kostumoj kaj akcesoraĵoj ĉe ĉiujara Esperanta-kongreso. La rezulto estis, ke aliaj nov-zelandaj kluboj petis la skeĉojn kaj poste raportis similan sukceson.

En postaj jaroj kurs-gvidantoj sugestis daŭrigon de la serio, sed nur lastatempe mi povis dediĉi sufiĉan tempon al tiu celo. Tiel naskiĝis ĉi tiu Skeĉ-Albumo.

La baza ideo de ĉiu skeĉo fontis el anekdoto aŭ vera incidento, kiun mi aŭdis, kaj poste plilongigis, ornamante ĝin per relative facilaj frazoj. Mi enkondukis -IG- kaj -IGXI- kiel ankaŭ la akuzativon de direkto, sed, por ke la serio estu frue uzebla de lernantoj, mi evitis la kunmetitajn tempojn. Tamen, troviĝas vortoj, kiuj finiĝas per -ANTO- kaj -ITA-, por prezenti bazon por kurs-gvidantoj laŭ ilia bontrovo.

La verketoj ne estas gradigitaj kaj instruantoj povas senvice elekti kiun ajn pecon por studado.

Por podia prezentado ili bezonas nur minimuman akcesoran helpon. Ne ĉiu skeĉo estas amuza. Ĉio dependas de la temo kaj gramatika enhavo, sed kapablaj lernantoj povas ekspluati sian rolon per taŭgaj gestoj kaj tono de voĉo. Pli ol unu grupo trovis neatenditan talenton inter la membraro.

La penso, ke la skeĉoj povus servi egale bone al lernantoj en aliaj landoj, kuraĝigas min proponi ilin al la vasta internacia sceno. Mi esperas, ke alilandaj lernantoj rikoltos la saman plezuron kaj profiton kiel iliaj samideanoj en malproksima Nov-Zelando.

Bertram Potts kaj Lower Hutt

[Reveni]