Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
44100 vizitantoj.

KKE » Libroj kaj Revuoj » Enprizonigo - Krepusko de Erao

Kovrilo: Enprizonigo - Krepusko de Erao
Libro:Enprizonigo - Krepusko de Erao
Aŭtoro:César Barros Leal
Eldonisto:Edições Democrito Rocha
Prezo:R$ 20,00

Prezento

Estas moderna ĉina proverbo, kiu asertas: "Stiru, kiam vi iros aĉeti aŭtomobilon." La celo estas montri, ke se iu intencas aĉeti aŭton, tiu devas kompreni pri aŭtoj. Alikaze, la aĉetonto estos trompita aŭ ne kapablos bone negoci.

La legado de tiu ĉi libro, verkita de unu el la plej kleraj membroj de la Nacia Konsilantaro pri Kriminala kaj Prizona Politiko, la fama universitata profesoro César Barros Leal, postulas la elvokon de tiu ĉina konsilo: por prezenti la verkon necesas bone koni la aluditan temon. Kaj tiu tasko ne estas facila, des pli por mi, ĉiam pli dediĉita al la puna dogmaro.

La brazila kriminala sistemo ricevas gravegajn konsiderojn pri sia realaĵo kaj estonteco. Nia socio devas saluti tiun ĉi libron kiel historian markon de la nacia Prizona Juro.

La aŭtoro, per la forto de sia inteligenteco, elmontras la malfortecon de nia prizona sistemo, ĝian socian kruelecon, neefikon kaj ĉefe ĝian malproksimiĝon de la leĝa disciplino, kiam ĝi neglektas la homajn rajtojn de la prizonuloj, respegulante la malatenton pri tiel grava afero. Kun elstara trafeco ĝi prezentas vojojn kaj solvojn neprokrasteblajn.

Vere la malliberiga puno kiel ĝenerala sankcio estas jam elĉerpiĝinta. Ĝi ne rekonformigas la krimulon. Male, ĝi estas perversiga. Tial, se ni ne kapablas plene elimini ĝin, ni ĝin apliku en tiuj kazoj por kiuj ĝi montriĝas nepre necesa. Urĝas, ke ĝi aplikiĝu nur pro gravaj krimoj kaj ĉe tre danĝeraj krimuloj. En la aliaj hipotezoj ĝi devas anstataŭiĝi de alternativaj punoj, kiel monpuno, servado al la komunumo, riparo de damaĝoj, admono, limigo de rajtoj ktp. La senlima apliko de enprizonigo, kiel okazas en Brazilo, ne reduktas la krimnivelon. Tion pruvas la fakto, ke ĝi ne reduktiĝis post la starigo de la Leĝo pri Abomenindaj Krimoj, de la Leĝo pri Krimorganizoj ktp. Krome, la apliko de malliberiga puno sen taŭga prizona sistemo estigas tronombran prizonularon kaj ties gravegajn sekvojn, kiel oni konstatas ĉe la sinsekvaj ribeliĝoj inter prizonuloj.

Por alfronti tiun situacion, UN en la 9-a Kongreso pri Krimprevento kaj Traktado de Krimuloj okazinta en Kairo (aprilo/majo 1995), same kiel en la antaŭaj Kongresoj (Havano 1990; Milano 1985; Karakaso 1980; Ĝenevo 1975; Kioto 1970; Stokolmo 1965; Londono 1960 kaj Ĝenevo 1955) rekomendis la aplikon de enprizoniga puno kiel lastan rimendon, nur en la kazoj de gravaj krimoj kaj kondamnitoj pro alta danĝero; por aliaj krimoj kaj krimuloj kun malpli intensa delikteco, alternativajn punojn. Tiel oni malŝtopas la prizonan sistemon kaj la justican administradon, kiu povas pli zorge trakti la malpli gravajn krimojn. Tiel oni restarigas la preventan valoron de la puna justico kaj la kriminala sankcio.

En la brazila juro, tra la verko de Barros Leal, naskiĝas bonega kontribuo per la plumo de tiu eminenta profesoro de la Jura Fakultato de Federacia Universitato de Ceará, kiu honorigas sian ŝtaton kaj landon per brava verko favore al tiuj havaĵoj plej valoraj por la homaro: la libereco kaj sekureco.

Laŭ la historia perspektivo de la prizonoj kaj la homaj rajtoj de prizonuloj, li trovas la ĉefan punkton de la defio, kiun li starigas al ni: "la difino de kriminala politiko instalota por alfrotni krimecon, kiu ne nur laŭkvante kreskas, sed ankaŭ gajnas novajn trajtojn, kiuj fontas el la sociekonomia kaj teknologia evoluo".

Kiel Profesoro pri Prizona Juro, li ne limigas sin je teoria raportado pri nia prizona sistemo. Per la persona observado de troloĝataj prizonoj en ĉiuj ŝtatoj de nia Federacio, li montras la malsinkronecon inter la Federacia Konstitucio, la Leĝo pri Punplenumo, kaj la prizona realaĵo de nia lando. Post legado de tiu ĉi verko, neniu plu povos nei, ke nia prizona sistemo estas vera lernejo pri krimeco, kiun ni subtenas per publikaj monrimedoj. Li signas do, per la nekonformeco de justuloj, la neceson de "publika konsciiĝo pri la graveco de humana prizona sistemo, klarigante, ke la civitaneco konserviĝas nur en modelo, kiu korektas la ekzistantajn devojiĝojn, sub la risko eternigi trompaĵon."

Surbaze de tiu neŝancelebla konkludo, li proponas tion, kion ni konsideras la plej bona sekvenda vojo: la defio, ke oni trovu alternativojn por la enprizoniga puno, kio implicas veran revizion de la Puna Juro, por ke ni atingu pli justan kaj humanan kriminalan administradon. Necesos daŭra pripensado pri la celo de la punoj kaj ili socia atingo por ke oni havigu la merititan punon por ĉiu kazo.

La aŭtoro, per la kuraĝo de tiuj, kiuj konscias pri sia aparteno al grandaj sociaj movadoj, alportas la ideon de anonciĝanta estonto, per dekretado de la morto de malliberiga puno, "dum definitive deklariĝas ĝia entombigo en Historion." Por definitive firmigi tiun veron, li faras detalriĉan analizon de la Porinfana kaj Porjunulara Juro, naskiĝinta el la Puna Juro, kiu anstataŭigis la punojn aplikotajn al neplenaĝuloj, kvazaŭ reciprokecajn, per preventaj kaj pedagogiaj decidoj, kies plej grava celo estas la reenkonduko en la socio.

Li majstrece finas per pruvo, ke servado al la komunumo estas alternativo al la malliberiga puno de plenaĝuloj kaj adoleskantoj, kun multnombraj avantaĝoj, ĉar ĝi ne malhonorigas, ĝi evitas la nepunecon, ĝi reprezentas nesignifan koston por la Ŝtato, ĝi ne pligravigas la mankon de lokoj en la prizona sistemo, ĝi forigas la kondamniton el la noca etoso de prizonoj, ĝi tenas tiun ĉe ties familio kaj komunumo kaj tiel ĝi malkreskigas la nivelon de rekrimiĝo de la kondamnito.

La verko konsistigas gravan instigon al la disvastigo kaj apliko de alternativaj punoj, kiuj, estonte, regos la punplenumadon. Ili estas nerezisteblaj, "kiel granda rivero fluanta tra mallarĝa ravino". "Ĝia impeto", laŭ la filozofio de Sun Tzu, "estas nehaltigebla".

La verko estas tre valora por esplorado. La aŭtoro prezentas precizajn kaj taŭgajn bibliografiajn referencojn. Li montras daŭran aktualecon per mencio de ciferoj, statistikoj, modernaj kaj ĉiutagaj novaĵoj.

Ni esperas, ke la pripensoj ĉi tie prezentotaj trovos la merititan akcepton kaj ke la proponataj vojoj estos sekvataj de nia socio, kiu tiumaniere estos pli justa kaj humana.

Damásio E. de Jesus
Juristo, Profesoro, Membro de la Brazila Akademio pri Kriminala Juro kaj de la Konsilantaro pri Juraj Studoj de Komerca Konfederacio de Ŝtato São Paulo.

[Reveni]