| Libro: | Dialogo |
| Aŭtoro: | KKE |
| Eldonisto: | Kultura Kooperativo de Esperantistoj |
| Prezo: | R$ 5,00 |
La E-movado en Brazilo, kiel cetere ĉiuj aferoj en la mondo, havas siajn proprajn tajdojn. Momentoj de entuziasmiĝo kaj intensa laborado sin alternas kun aliaj, karakterizitaj de pesimismo kaj stagno. Tio estas natura kaj memkomprenebla fenomeno, ĉar Esperanto, pro pluraj motivoj, ankoraŭ ne definitive integriĝis al la ĉefaj kulturaj interesoj de la socio, kio povus garantii al ĝi kontinuan subtenadon kaj disvatiĝon. Dependante de homa bonvolemo, de malfortaj institucioj kaj de la favoreco de la politikaj cirkonstancoj, ĝia movado ĉiam suferas ŝanĝigojn kaj renversojn.
Malgraŭ ĉio, ni estas kelkfoje surprizitaj de tio, le multaj eŭropaj esperantistoj nin vizitantaj agrable impresiĝas pri la nacia movado, favore komentarias pri la nombro da anoj, la korekteco de la lingvo-uzo, la agado sur la kampoj de eldonado, verkado, ktp. Sed ili rimarkigas aldone, ke nia movado ne estas sufiĉe konata en Eŭropo, ke ni ne penas transiri la naciajn limojn, ke en la universalaj kongresoj la voĉo de Brazilo preskaŭ ne estas aŭdigita, k. c.
Nun, ni estu la unuaj agnoski, ke nia internacia izoliĝo kaj interna disiĝo estas vera fakto. Evidente, Brazilo estas relative malriĉa lando, havanta kontinentan dimension kaj troviĝanta tro fore de la grandaj eŭropaj Esperanto-centroj. Ni tamen ne povas permesi, ke tiuj faktoroj fariĝu ekskuzo por ĉia provincemo kaj etmensa konduto. Nia ĉefa devo estas komunikiĝi: interne unuigi la movadon kaj aktive partopreni en la internacia scenejo.
Dialogo, eldonata de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, aperas por plenumi almenaŭ parte tiun funkcion - komunikiĝo nacia kaj internacia. Ĝi reprezentas super ĉio elmontron de vivo-signo flanke de la brazila movado. Per ĝiaj paĝoj, ni intencas diskonigi la brazilan kaj latin-amerikan kulturojn, instigi debaton pri la nuntempaj problemoj de la E-movado, aperigi originalan literaturon kaj trakti aliajn temojn de ĝenerala intereso.
La E-movado en Brazilo ankoraŭ ne posedis vere reprezentivan revuon, indan je ĝia priparolata graveco. Kultura Kooperativo, iniciantante la eldonon de Dialogo, esperas, ke ĝi estos tia revuo. De nun ĉio dependas de la apogo de la brazilaj esperantistoj por ke tio fariĝu reala.
La Redaktoro