Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
42930 vizitantoj.

KKE » Libroj kaj Revuoj » Antaŭ Du Mil Jaroj

Kovrilo: Antaux Du Mil Jaroj
Libro:Antaŭ Du Mil Jaroj
Mediuma Aŭtoro:Francisco Cândido Xavier
Spirita Aŭtoro:Emmanuel
Lingvo:Esperanto
Eldonisto:FEB
Prezo:R$ 11,00

Prezento

Mi devas prezenti al la estimata leganto, ne nur la Aŭtoron de ĉi tiu bela kaj instrua verko, sed ankaŭ la mediumon.

La Aŭtoro, Emmanuel - nomo, kies scribon mi trovis bone ne ŝanĝi en Esperanto kaj kiu signifas "Dio kun ni" - estas unu el la Superaj Spiritoj, gvidantaj nian landon, Brazilon, sub la Ĝenerala Direktado de Iŝmael. Hodiaŭ jam tre progresinte, Emmanuel antaŭ pli ol du mil jaroj okupis ja malaltan rangon en la spirita hierarkio: li estis "malsupera Spirito", aŭ, laŭ la ordinara dirmaniero, malica homo, portanta riproĉindajn malvirtojn, kiajn bedaŭrinde posedas la plej granda parto de la homaro. Li devis do multe suferi pro sia granda neperfekteco; por kompensi tiom da eraroj, li trapasis longan serion da turmentaj reenkarniĝoj, ĝis li povis forlavi de sia spirito ĉiujn makulojn, per kiuj li mem sin nigrigis.

En ĉi tiu verko li preterpase parolas pri unu el siaj ekzistadoj, antaŭinta tiun, kies okazaĵojn li nun priskribas; pro tiu antaŭa ekzistado kaj pro sia supermezura malhumileco li travivis plej dolarajn momentojn; krudeco kaj fiero devigis lin iri longan, malglatan vojon, ĝis li sukcesis altiĝi per humiliĝo. Ĉi tiu libro estas do saĝa averto, ke ni obeu la Leĝon de Amo, se ni sincere deziras ŝpari al ni multe da ĉagrenoj, pri kiuj ni solaj respondas; ĝi instruas al ni, ke fiero estas alta kaj dika muro, disiganta la homojn, kiuj tamen devas kune kaj konsente vivi; ĝi atentigas nin ankaŭ pri la bagatela valoro de la materialaj aferoj, nura polvo, kies eroj, hodiaŭ kungluitaj, morgaŭ disŝutiĝos en la aero, kiel simpla "vantaĵo de vantaĵo".

La mediumo, Francisco Cândido Xavier (*), meritas ĉi tie apartan konsideron.

Li naskiĝis en la 2-a de Aprilo 1910, en la urbeto Pedro Leopoldo, proksima al Belo Horizonte, ĉefurbo de la ŝtato Minas Gerais, Brazilo, kaj tie li ankoraŭ loĝas. Lia familio estis tre malriĉa, kaj tial la knabeto ne trovis la kondiĉojn necesajn al ia norma instruado; eĉ vivrimedoj estis apenaŭ troveblaj. Tia malfavora situacio devigis la kanbon tre frue komenci labori kaj malhelpis al li ricevi konvenan instruadon.

Havante nur sep jarojn, li jam konstatis sian mediumecon kiel "vidanto", kaj ankoraŭ hodiaŭ li vidas la Spiriton tiel klare, kiel la surterajn homojn; oni povus diri, ke li ne bone distingas unujn de la aliaj. En 1927 li komencis sian aktivecon en la spiritismaj medioj, en familia rondo, kie li tuj ricevis la unuajn komunikaĵojn, prozajn kaj versajn.

Ne estas mia intenco fari la biografion de tiu eksterordinara mediumo. Mi skizis la kondiĉojn, en kiuj li naskiĝis kaj estis edukata en sia infaneco nur por tio, ke oni sciu precipe lian tre malaltan instruitecon. Ĉi tiu ne transpasis la limojn de elementa lernejo, kie la knaboj kaj knabinoj lernas skribi kaj kalkuli; por pli ol tio li ne havis tempon, nek okazon. Nun li estas malaltranga ŝtatoficisto, havanta la funkcion de maŝinskribisto; kaj tamen - mireginde! - li jam skribis (ne "verkis"!) kaj ĝis hodiaŭ publikigis kvardek unu verkojn beletristikajn, historiajn, sciencajn! (**)

En Aŭgusto 1931 li komencis grandan verkon el ĉirkaŭ ducent poeziaĵoj de proksimune kvindek Spiritoj, iamaj brazilanoj aŭ portugaloj; tiun libron publikigis, kiel preskaŭ ĉiujn aliajn, la Brazila Spiritisma Federacio, en 1932. Estu reliefigite, ke F. C. Xavier ĉerpas neniom da materiala profito el la verkoj de li ricevataj; li estas ankoraŭ tiu malriĉa junulo, kiu tamen, ne edziĝinte, subtenas junajn gefratojn kaj orfajn genevojn, kaj sisteme rifuzas ĉian monsumon kontraŭ servoj, de kiuj, li diras, li estas nura peranto: la favoratoj danku Dion pro la ĉiela graco. Gajhumora, komunikiĝema, afabla, babilema, amanto de senmalicaj spiritaĵoj, li estas efektive unu el la plej senafektaj, humilaj, kaj amindaj homoj, kiajn oni povus trovi.

Tiu "Transmonda Parnaso" skuis la literaturajn sferojn en Brazilo kaj Portugalujo: tiujn poeziaĵojn ja verkis tiuj homoj, kies nomoj estis tie subskribitaj! Mi informu, ke poeziaĵojn kaj ĉion ceteran F. C. Xavier skribas flue, sen eĉ unu sekundo da ekpenso kaj seninterrompe; laŭŝajne, la Spirito alportas sian verkon jam preta, kaj la laboro limiĝas do je simpla diktado. Ordinare la mediumo skribas "nekonscie" kaj ĉiam sen ia "elvoko". En tia maniero li ricevas ĉiajn komunikaĵojn, ĉu tiuj estas dikaj volumoj, ĉu simplaj alparoloj, konsiloj, preĝoj k.t.p., kiuj aŭ tute ne estas publikigataj - pro sia nur persona intereso - aŭ aperas kiel flugfolioj, gazetartikoloj, broŝuretoj k.s. Tiu nepublikigita parto de la komunikaĵoj jam formus multenombrajn dikajn librojn.

Ĉe tiu konstato, ke neklerulo skribas verkojn pri ĉiuj temoj - tiel facile kaj abunde; ke li skribas komunikaĵojn tute personajn de "mortintoj", kiuj parolas al siaj surteraj karuloj pri aferoj tute nekonataj al mediumo; ke li priskribas la "fantomon" al li aperintan ĝuste tia, kia estis la homo en sia lasta ekzistado, kaj kelkafoje malsama, ol kiel opiniis la konsultanto, kiu poste konfesas sian eraron; oni ja devas rekoni, ke "io" ekzistas ekster niaj ordinaraj sentumoj, trans la komune homaj kapabloj.

Antaŭ ĉio mi devus diri, ke ĉiuj tiuj verkoj - ĉu prozaj aŭ versaj - estas fundamente kaj esence instruaj: ilia programo estas Kristianismo laŭ ties tuta pureco, kaj do oni el ili ricevas efektivajn normojn de konduto, konsolon, paciencon, komprenemon, toleremon, fidon, esperon; oni lernas, unuvorte, vivi.

Pere de F. C. Xavier, ni povus sentime aserti, la vera Kristianismo disetendiĝis kaj ĵetis firmajn radikojn en la koron de nia tradicie katolika lando. Sed plej gravas reliefigi, ke Spiritismo ĉe ni estas kulturata, antaŭ kaj super ĉio, laŭ sia pure kristana aspekto, laŭ sia reala flanko, nome, celante la moralajn sekvojn de tiu giganta klopodado de niaj transmondaj Amikoj. Treege malofte ni kunvenas kiel malvarmaj, scivolaj eksperimentantoj, kiuj eliras el siaj kunsidoj kun dezerta koro: tiu "scienca" flanko de la superbela Doktrino nin apenaŭ altiras.

Mi aldonu, ke Esperanto jam de longe ĝuas la tutan apogon de la Brazila Spiritisma Federacio, kiu ekde 1937 havas Departementon de Esperanto, kies Direktoro estas nia tre konata samideano Iŝmael Gomes Braga. Multaj spiritistoj estas niaj samideanoj, kaj tial la du movadoj estas por ĉiam interligitaj en nia lando. La natura sekvo el tia forta ĉeno estis, ke nin favoras el la Transmondo estuloj, kiuj senĉese sendas al ni sian parolon en aŭ pri Esperanto. Unu el tiuj manifestaĵojn, kiuj klare elmontras la valoron de Esperanto en la mondo, estas la sekvanta komunikaĵo de la sama Emmanuel, ricevita de F.C. Xavier en la 19-a de Januaro 1940. Ĝi estas titolita "La Misio de Esperanto" kaj, kiel ĉiuj aliaj skribitaj de tiu mediumo, originale redaktita en la portugala lingvo; Iŝmael Gomes ĝin esperantigis kaj publikigis en la verko "Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo", kolekto da poeziaĵoj, preskaŭ ĉiuj rekte en Esperanto ricevitaj de la klera Prof. F. V. Lorenz.

La Misio de Esperanto

Dum la multnombraj aliformiĝoj de la mondo, ne malmultaj estas la centroj, kiuj sin instalas nun sur la Tero, celante starigi la estontecon de la homaro. Se ĉie ni konstatas la disfalon de la homaj konstruaĵoj, renovigante la vojon de la civilizacio, ni rigardas ankaŭ tiujn armeojn da laboristoj por la konstruaĵoj de l' estonteco, kvazaŭ konstruantoj de nova mondo, dissemitaj sur la teraj vojoj, sed klopodantaj por rektigi iliajn direktojn. Estas tiuj ja la laboristoj de la Dia progreso, firme tenantaj en la manoj la pontencan pioĉon de la fido super ĉio al Tiu, Kiu estas la lumo de niaj destinoj. En la amaso de tiu preparado de renovigaj energioj celantaj la venontaj jarmilon mi deziras mencii Esperanton, amike ĉirkaŭprenante nian fraton, kiu fariĝis sincera proklamanto de ĝia afero, en obeo al la Dia determinismo de la taskoj ricevitaj en la lumo de la spirita mondo.

Jesuo deklaris, ke Li ne venis sur nian planedon por detrui la Leĝon, same kiel Spiritismo en sia formo de Konsolanto ne starigis sin por elpeli la ekzistantajn religiojn. La Majstro venis por plenumi la principojn de la Leĝo tiel same kiel la konsolanta Doktrino venas por restarigi la Veron kaj reekonduki la esperon en la korojn en tiu ĉi terura tempo por la mondo, kiam ĉiuj moralaj valoroj de la mondo estas ĝisfundamente en danĝero antaŭ la doktrinoj de la perforto, kiuj ebriigis la cerbon de la nuntempa civilizacio, kiel maldoĉa veneno pereiganta la energion de maljuniĝinta korpo. Esperanto ankaŭ ne venis, amikoj, por detrui la lingvojn uzatajn en la mondo en la interŝanĝado de la pensoj. Ĝia Misio estas la alta tasko de unuigo kaj kunfratigo, celante la universalan unuecon. Ĝia principo estas konkordo kaj ĝiaj apostoloj estas egale laborkunuloj de ĉiuj, kiuj sinoferadis por la diaidealo de la homa solidareco, ĉu en ĉi tiuj, ĉu en aliaj cirkonstancoj.

La Helpa Lingvo estas unu el la plej fortaj vokoj al frateco ankoraŭ aŭdataj sur nia planedo malriĉiĝinta je spiritaj valoroj, en la nuna momento de apartigemo, de aŭtarkio, de kolektiva egoismo, de falsita naciismo. La ekzemplo de la moderna Eŭropo donas al ni ideon pri tiu dolora situacio: Ĉiuj popoloj havas entuziasmajn advokatojn, kiuj per varmegaj paroladoj pravigas tiun aŭ alian decidon de siaj registaroj. La nacioj estas grandaj tribunoj, kie ĉiu parolas pri si mem kaj humiligas la laborojn de sia frato. Oni protektas ĉiun politikan krimon, se ĝi nur estas farita interne de la landlimoj. Tamen la granda Europo, tiu patrina noblega estaĵo, kiu kunlaboris por la homa perfektigo, tiu havas neniun advokaton, posedas neniun voĉon por aŭdigi la ĝemojn de sia disŝirita koro, ĉar landlimoj apartigas ĉiujn ĝiajn infanojn per dikaj muroj el sablo kaj ŝtalo, ĝin transformante en tiun dezerton malĝojigan por la koroj, kie ne ekzistas la fonto de amo por refortigi la animojn.

Ja, en la nuna tempo Esperanto estas forto promesanta unuigon kaj harmonion, ĉar ĝi faciligas la interŝanĝon de l' universalaj valoroj.

Ĉu revo? Ĉu propagando nur per parolo? Ĉu nova movado por starigi ekonomian profiton? Ĉiuj tiuj ĉi supozoj povos esti eldirataj de malatentaj spiritoj; sed nur de la malatentaj, kiuj atendas la ĝeneralan aliĝon por poste eldiri sian senĝenan elekton. Tamen tiuj, kiuj serĉas la lumon de la sincereco por ekzameni ĉiujn aferojn, tiuj scipovos trovi en la esperantista movado tiun renovigan lumon, kiu en sanktaj efektivigoj, jam nun, heligos pli malfrue la ideojn de la mondo, elstarigante la noblecon de ĝiaj pricipoj direktataj de tiu frateca sento, kiu venas ela la Dia penso de Jesuo por ĉiuj verkoj de la homa evoluado.

Esperanto estas leciono de frateco. Ni lernu ĝin por esplori sur la Tero la penson de la suferantoj kaj laborantoj sur aliaj kampoj. En laŭvorta senco mi diras: "ni lernu ĝin", ĉar ni ankaŭ estas viaj laborkunuloj, kiuj jam akiris la esprimon de l' universala penso, kaj al vi deziras tiun saman spiritan bonon, por ke tiamaniere ni organizadu sur la Tero la plej efikajn movadojn por unuecigo.

Dio estas adorata de la homoj tramultnombraj lingvoj, kiuj estas la sektoj ka religioj, ciuj celantaj la mirindan bonon de l' esenca unueco. Ni kopiu tiun saĝan klopodon de la Dia naturo kaj marŝu al la sintezo de l' esprimo, malgraŭ la diverseco de la procedoj per kiuj vi esprimas viajn pensojn. Tiu tuta penado apartenas al justa frateco kaj nun, petegante al Jesuo, ke Li benu la laborojn kaj esperojn de nia ĉeestanta frato, sanktigante la penadon lian kaj de kiaj laborkunuloj en la sama tasko, kiu estas al ili donita de la spiritaj energioj, mi lasas al vi ĉiuj mian deziron de paco, esperante por ni ĉiuj, humilaj disĉipuloj de la Kristo, la refortigatan benon de Lia amo.

Emmanuel

Fine, ĉi tiuj konsideroj ne estus kompletaj, se mi ne esprimus mian tutkoran dankon al tiu duobla samideano, sindona amiko kaj senlaca esperantisto, Iŝmael Gomes Braga, pro lia grandega, netaksebla laboro, revizii mian tradukaĵon, ĝin maŝine kopii, doni multajn klarigojn pri diversaj pecoj de la romano, pacience kunlaboradi kun la subskribinto. Tion li faris, ne nur kiel konscienca Direktoro de la Departamento de Esperanto de la B.S.F., ĵaluza pri la bona stilo de ties eldonaĵojn en Esperanto, sed ankaŭ - kaj precipe - kiel admirinda frato: tiel malproksimen iras Frateco, tiu sento, pri kiu ni tiel arde deziras, ke ĝi reale ekzistu en ĉiu koro tra la tuta mondo!

(*) La lastan nomon legu Ŝavier

(**) Ĉi tion mi skribis en 1951. Poste li emertiĝis pro nekuracebla malsano de la okuloj kaj hodiaŭ loĝas en Uberaba, en tiu sama ŝtato, kie li daŭrigas siajn mediumajn laborojn.

Porto Carreiro Neto
Rio-de-Ĵaneiro, la 2-an de Aprilo 1951.

[Reveni]